nomo: Volapuko (Volapük)
parolantoj: tre malmulte
landoj: nenie
origino: inventita de [Johann Martin SCHLEYER]?, 1879
skribo: latina?
specimeno: La Patro Nia:
O Fat obas, kel binol in süls,
paisaludomöz nem ola!
Kömomöd monargän ola!
Jenomöz vil olik,
äs in sül, i su tal.
Bodi obsik vädeliki givolös obes adelo.
E pardolös obes debis obsik,
äs id obs aipardobs debeles obas.
E no obis nindukolös in tentadi,
sod aidalivolös obis de bad.
En 1879 germana prelato, [Johann Martin SCHLEYER]? (Ŝlajer), kreis novan lingvon por la tuta mondo, onidire pro la konsilo de Dio. La ideo pruvis sin sufiĉe populara, kaj post kelkaj jaroj la novan lingvo Volapuko akiris anaron de pli ol centmil homoj tra Eŭropo kaj Ameriko.
Malgraŭ tiu frua sukceso, post deko da jaroj ĝia parolantaro frakasiĝis pro luktoj pri la reg- kaj reform-povo de la lingvo. La plejmulto flugis al aliaj planlingvoj kiel la juna Esperanto, kaj nuntempe nur manpleno de interesitoj scias la lingvon.
La vortprovizon Schleyer prenis el diversaj eŭropaj lingvoj, ofte deformita preter facila rekonebleco. Ekzemple, "vol" (mondo) kaj "pük" (lingvo) devenas el la anglaj vortoj "world" kaj "speech". Kvankam tute malgrava lingvistike, tiun ĉi deformadon multe mokis la kontraŭuloj de la lingvo. (Nuntempe, la "logika" Loĵbano planlingvo simile deformas sian vortprovizon por akordigi ĝin je ĝia unika fonologio.)
La gramatiko de Volapuko estas, simile al tio de Esperanto, ĝenerale bazita je la hindeŭropaj lingvoj kun pli regulita karaktero: gramatikaĵoj formiĝas per kunmetado de neŝanĝeblaj elementoj, ne per ĉiam ŝanĝantaj flekcioj. Same kiel la ĝermanaj lingvoj, ĝi uzas kvar kazojn ĉe la substantivo: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo. La verbo estas tre fajnsenca, kaj "flekcias" laŭ tempo, finiteco, aktiveco, persono, nombro, kaj eĉ foje sekso de la subjekto.
Jen ankaŭ: [mallonga gramatiko de volapuko]