UEA estis fondita la 28-an de aprilo 1908 kaj havas centran oficejon en Roterdamo?, Nederlando. UEA havas oficejon ĉe la konstruaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.
UEA celas, laŭ la statuo de 1980:
Ĉiujare, la UEA organizas la [Universala Kongreso]?, kiun partoprenas kutime 2000-3000 homoj. UEA eldonas librojn, havas [la plej grandan perposxta Esperanto-libroservo en la mondo] (kun pli 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj), tenas informejon kaj gravan Esperanto-bibliotekon. UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri siaj loka regiono aŭ profesia fako.
UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto-movado Jarlibro?.
Krom la UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF? kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun [Organizo de Amerikaj Ŝtatoj]?. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizo por Normigado (ISO). UEA aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio.
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA. Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko. La IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo.