[Hejmen]Esperanto-Biblioteko

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La jenaj Esperanto libraries kaj kolektoj de verkoj en la lingvo Esperanto estas rimarkindaj:

La [Esperanto-Asocio de Britio]? tenas la Bibliotekon? Montague C. Butler de esperantaj aferoj. Oni vidas multajn rimarkojn en la reto ke ĝi enhavas 30,000 aĵojn, sed pro tio ke la biblioteko nun translokiĝas nek la Jarlibro? nek la retpaĝo de EAB mencias kiom granda estas la kolekto.

La Nacia Biblioteko de Aŭstrio inkluzivas Internacian Esperanto-Muzeon? kun 25,000 volumoj, 2000 muzeaj objectoj, 2000 aŭtografoj kaj manuskriptoj, 13,000 fotoj, 1100 afiŝoj, kaj 40,000 flugfolioj. En 1995, komenciĝis projekto enretigi la katalogon. La datumbazo, nomita TROVANTO, estas serĉebla ĉe la TTT-ejo de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio.

La Universala Esperanto-Asocio tenas la Bibliotekon Hector Hodler en Rotterdam?, Nederlando. La kolekto Hodler enhavas pli ol 15,000 volumoj kaj ampleksa kolekto de periodaĵoj.

La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en [La Chaŭ-de-Fonds]?, Svisio?, estis fondita en 1967. Ĝi estas fako de la Urba Biblioteko kaj enhavas pli ol 20,000 bibliografiaj unuoj.

La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando?, Uzbekio, estis fondita en 1986 kaj estas prizorgata de la Klubo de Internacia Amikeco. La muzeo celas antaŭenigi pacon kaj tutmondan konscion. La muzeo ekspozicias ĉirkaŭ 20,000 librojn, artaĵojn, kaj memoraĵojn el 100 landoj.

La Hispana Esperanto-Muzeo, en [San Pablo de Ordal]?, Hispanio, kreskis el sistema kolektado kiun s-ro L. M. Hernandez Yzal komencis en 1963. La muzeo estis inaŭgurita en 1968. En 1993, la komputila katalogo nombris 8400 librojn kaj 12,315 jarkolektojn de 2485 periodaĵoj.

La Germana Esperanto-Biblioteko, en Aalen?, Germanio, havas kolekton de pli ol 11,000 erojn.

La Esperanto-Fondaĵo Kortrijk, sekcio de la Urba Publika Biblioteko de Kortrijk?, Belgio, havas leĝe protektatan kolekton kun proksimume 10,000 libroj kaj jarkolektoj de revuoj.

La Esperanto-Kolektaĵo Fajszi en Budapesto?, Hungario, estas alia kolekto kiu komenciĝis el laboro de unu persono, Karoly Fajszi, kiu ekkolektis ĉirkaŭ 1970. En 1991, estis eldonita katalogo de la kolekto kun 542 paĝoj.

La Nacia Esperanto-Biblioteko kaj Arkivo en Massa?, Italio, estis fondita en 1972 kiel la bibliotekon de la Itala Esperanto-Federacio. En 1994, la 7250-voluma kolekto the library of the Italian Esperanto Federation. Ekde 1994, the kolekto de 7250 volumoj apartenas al la Ŝtata Arkivo de Massa kaj alireblas por la publiko.

La Nacia Esperanto-Museo en Gray?, Francio estas publika arkivejo, dokumentejo, kaj havas konstantan eksposicion de de Esperanto.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 21, 2002 1:03 pm by cache-2.sbo.ma.webcache.rcn.net (diferencoj)
Serĉu: