La Urbon de Somerville regas Urbestro kaj 11-membra Magistrato. La Urbestro estas la Ĉefa Ekzekutiva Oficisto de la urbo, servas en la Lerneja Komitato, preparas la jaran buĝeton, kaj plenumas multajn aliajn urbajn devojn. La Magistrato kunvenas dufoje ĉiu-monate por diskuti urbajn aferojn kaj pritrakti novajn proponojn. La magistratanoj ankaŭ voĉdonas pri aferoj kiel la buĝeto kaj obligaciaj elspezoj. Publikaj kunvenoj okazas ofte por diskuti aktualajn temojn kaj formi komunajn solvojn.
Somerville estis fondita kiel urbeto en 1842 kaj kiel urbo en 1872.