Geografio >
Kontinentoj > La limo inter Eŭropo kaj Azio
Inter geografoj ekzistas 5 diversaj variaĵoj, koncernantaj al la limo inter Eŭropo kaj Azio.
- Laŭ unua vidpunkto limo inter du mondpartoj koincidas al tiu de fizika-geografiaj unuoj (Kuma-Maniĉa linio) kaj sekve tuta Kaŭkazio situas en Azio.
- Limo inter Eŭropo kaj Azio trapasas laŭlonge de Granda Kaŭkaza montoĉeno. Ĉi-tiu versio baziĝas sur diverseco en klimataj kondiĉoj. Ĉi-okaze Norda Kaŭkazio okazas en Eŭropo kaj la suda - en Azio.
- Limo inter du mondpartoj trapasas laŭ riveroj Rioni, Kvirila kaj Mtkvari, kiuj dividas Kartvelion en du egalaj partoj. Ĉi-tiu vidpunkto apartenis al Herodoto, antikva greka historiisto.
- Objektive aspektas versio pri tio, ke la limo trapasas laŭlonge de Malgranda Kau˘kaza montaro. En ĉi-kazo norde de la limo restas Kartvelio kaj tuta Norda Kaŭkazio, t.e. teritorioj kun pejzaĝoj de eŭropa tipo.
- Limo inter Eŭropo kaj Azio trapasas laŭ ŝtata limo de iama Sovetunio. Laŭ ĉi-tiu "pure politika" variaĵo tuta Kaŭkazio apartenas al Eŭropo.
Kiel oni vidas, la (1) kaj la (5) estas ekstremaj kaj restaj - kompromisaj variaĵoj. Estas fakto, ke KULTURE kaj POLITIKE Kaŭkazianoj estas eŭropanoj (interalie tiel klasifikas ilin ĉiuj internaciaj organizoj, nur UEA trovis originalan solvon: ĉe ĝia hejmpaĝo oni povas vidi Kartvelion en Azio, Armenion en Eŭropo, Azerbajgˆanon nenie.), tamen lau˘ la opinio de multaj, GEOGRAFIE la tuta Kaŭkazio apartenas al Azio.
Por simpligi, en la Esperanta Vikipedio oni taksis la rusiajn partojn de Kaŭkazio parto de Eŭropo, la ekster-rusiajn kiel parto de Azio.