La nombroj: Isfahano (32° 31' Norden, 51° 39' Orienten) estas 340 km sude de Teherano? kaj estas la dua plej granda urbo en Irano, havante pli ol unu milionojn da homoj. Ĝi staras 1590 m supermare kaj ĝuas 355 mm da pluvo po jaro, simile al Denvero?, Usono en alteco kaj sekeco. La temperaturo kutime estas inter 2 kaj 28 C. La urbo staras ĉe la [Zajando Rivero]? kaj ĉe la ĉefa nordsuda kaj orientokcidenta vojoj de Irano.
La regintoj: La araboj? konkeris la urbon en 642, portinte islamon. Ili starigis Isfahanon kiel ĉefurbo de provinco. Dum la [jarcento XI]?, la islama filozofo Aviceno loĝis kaj instruis tie. Poste en la jarcento, en 1051?, la seljuka turko, [Toghril Beg]?, kaptis la urbon, ankaŭ stariginte ĝin kiel ĉefurbo. La urbo floris sub la seljukoj? ĝis ĉirkaŭ 1200. En 1387?, la urbo estis tre sange konkerita de Timuro?. La urbo fine ĝuis sian oran epokon dum la [jarcento XVII]? sub la ŝaho [Abaso I]?, kiu starigis ĝin kiel ĉefurbo de la [safavida dinastio]?. Multe de la belegaj konstruoj estis konstruita dum ĉi tiu tempo. Post jarcento, konkerinte de la afganoj en 1722? post sieĝo, la urbo kadukiĝis, multe de ĝi estinte ruino. Kvankam la afganoj estis la supraĵa kaŭzo de la disfalo de Isfahano, la plej profunda kaŭzo estis la markomerco de Nederlando: Isfahano riĉiĝis per la transtera komerco trans Azion, sed ĉi tiu komerco velkis kiam la nederlandanoj povis transporti la samajn varojn malpli koste trans maron.
Isfahano ne fine reviviĝis ĝis la [jarcento X]? sub la ŝaho? [Reza Pahlavi]?.
Hodiaŭ Isfahano estas la dua plej granda urbo en Irano (Teherano estas unua), farante keholon, tapiŝon, teksaĵon (precipe de kotono), ŝtalon kaj benzinon. Ĝi havas universitaton.
La lokoj turistaj: la Reĝa Moskeo, la Reĝa Palaco, la moskeo de Ŝejko Lotfalo kaj Placo de Imamo (en la urba centro).
/Priparolu