[Hejmen]Humo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 4-a revisio:
Davido HUMO (1711-76) (angle, David Hume, [Dej'ved Hjum]) estas grava skota filozofo de modernismo kaj empiriismo. Li puŝis la analizon de Locke kaj Berkeley? al ĝia logika sed absurda rezultato de skeptikismo. Same kiel Platono, li celis esti fama beletristo sed gajnis famon kiel filozofo.

Vivo

Klerigita en Edinburgo, dum la 1730-oj Humo loĝis en Parizo kie li verkis sian unuan filozofian verkon, Traktaĵo de Homa Naturo (1739-40). Simpligita versio de ĝia unua parto poste fariĝis lia fama Pri Homa Kompreno (1748).

Dum 1754-62, Humo verkis historion de Anglio kiu, spite de eraroj, fariĝis la norma verko pro ĝia pura stilo.

En 1763, Humo revenis al Parizo por esti sekretario al al brita ambasado. Tie li renkontis Rousseau-on kaj ili amikiĝis. Poste Humo helpis Rousseau-on rifuĝi en Britio.

Humo eble estis la unua famulo en Eŭropo kiu mortis kiel malkaŝa ateisto. Hodiaŭ sur la TTT li estas unu el la plej popularaj filozofoj.

Verko

Humo estis unu el la plej skeptikaj de filozofoj. Li eĉ dubis la ekzistecon de menso kaj de la materia mondo. Kvankam li ja kredis ke la suno morgaŭ superiros, tia kredo estas nure tio: kredo. Kiel kredo ĝi ne estas bazita sur logiko? aŭ racio?. Multe de nia "scio" pri la mondo estas de simila ŝablono: kaŭzo kaj fizika leĝo nure priskribas la kutiman okazon; ideo kaj vortoj nure temas pri kutimaj kunaĵoj. Realo estas tute kaprica: nia kompreno estas bazita sole sur la reguleco kaj kutimeco kiun ĝi hazarde havas.

En la deka ĉapitiro de Pri Homa Kompreno, Humo disputis kontraŭ la ebleco de mirakloj, dirinte ke miraklo ne eblas okazi: miraklo, laŭ difino, estas treege malprobabla okazo, tial iu ajn raporto pri miraklo estas, pliprobable, mensogo aŭ eraro ol la vero.

Humo estis skolano de empiriismo, skolo fondita de Locke. Sed la empiriismo de Humo fariĝis efektive skeptikismo. Humo diris ke religio kaj teologio ne estas bazitaj en racio kaj logiko. Li estis ateisto, kaj estis la unua fama intelektulo de la Okcidento kiu estis ateisto ĝis morto.

Konsilo al la Leganto

Se vi miras pri la vereco de religio, scienco aŭ ateismo, legu Humon!

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita January 24, 2002 10:22 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: