Cambridge estis fondita de elmigrintoj kiuj eliris Brition en 1630. Ĝi havis la nomon Newtowne ĝis 1638 kiam la nomo iĝis Cambridge. En 1846 ĝi iĝis urbon, kunigite tri vilaĝojn: Old Cambridge, Cambridgeport, kaj East Cambridge.
Hodiaŭ, Cambridge estas la hejmo de kulture diversa loĝantaro. Pli ol 50 lingvoj aŭdiĝas dur la strato de la urbo, inkluzive la hispana, [la kreola]?, la portugala, la ĉina, [la amhara]?, kaj [la korea]?. Infanoj el 82 malsamaj landoj ĉeestas la publikajn lernejojn. Studentoj el la tuta mondo studas ĉe [Universitato Harvard]?, [Universitato Radcliffe]?, la Masaĉuseca Instituto de teknologio, kaj [Kolegio Leslie]?. La pezajn industriojn de la 19a kaj frua 20a jarcentoj anstataŭiĝis la entreprenoj teknologie bazitaj, inkluzive de elektroniko, la mem-rivelantaj filmoj kaj fotiloj de la firmao Polaroid?, softvaro?, kaj bioteknologia esplorado.
Inter la gemelaj urboj de Cambridge estas Coinbra, Portugalio; Gaeta, Italio; Galway, Irlando; San Jose Las Flores, Salvadoro; Tsukuba, Japanio; kaj Yerevan, Armenio.
La ŝtato Masaĉuseco estas politike interesa loko nuntempe. Estas du signifaj politikaj [partioj en Usono]? kaj oni malofte aŭdas pri aliaj. Sed en Cambridge, en la voĉdonado por [prezidento de Usono]? en 2000, la kanditato por la [Verda Partio de Usono]? gajnis la duan lokon, kaj [George W. Bush]? (kiu fine gajnis la postenon) estis la tria laŭ kvanto de voĉdonoj.