Etnografio >
Etno >
Klasifiko de Etnoj >
Indianaj Familioj > Azteko-Tana familio
Lingvofamilio de Amerikaj indianoj - unu el la plej grandaj indianaj familioj en pasinteco. Ili estis ĉefloĝantoj de Azteka ŝtato kaj de sudokcidento de Nord-Ameriko. Reprezentantoj: Aztekoj (1.3 mln), Pipiloj, Ŝoŝonoj. Totala kvanto: 1.8 mln.
AZTEKOJ
- Nomo: [m] asteki, naua; [f] Azteques; [r] acteki
- Indiana popolo en Meksiko; Kvanto: 1,2 mln (1992).
- Lingvo: azteka.
- Kredantoj: katolikoj.
- Ĝis XVI jc en la teritorio de nuntempa Meksiko ekzistis la ŝtato de aztekoj kun la ĉefurbo Tenoĉtitlano?. Aztekoj kreis civilizon, kiu estis detruita de hispanaj konkerantoj en XVI jc.
KOMANĈOJ
- Nomo: [m] pemena; [f] Comanches; [r] komanĉi
- Indiana popolo de ŝoŝona grupo en Usono (rezervejo en sudokcidento de ŝtato Oklahomo?), 6 mil (1992).
- Kredantoj: protestantoj.
PIPILOJ
- Nomoj: [m] maseual; [f] Pipils; [r] pipil
- Indiana popolo en Salvadoro, 155 mil (1992).
- Lingvo: de azteka-tanoana familio.
- Laŭ religio - katolikoj.
PUEBLOJ
- Nomoj: [f] Pueblo; [r] pueblo
- Grupo de indianaj popoloj en sudokcidento de Usono (ŝtatoj Nov-Meksiko? kaj Arizono?), 32 mil (1987).
- Lingvoj: de juta-azteka familio.
ŜOŜONOJ
- Nomoj: [f] Chochons; [r] ŝoŝonoj
- Grupo de indianaj popoloj (mem ŝoŝonoj, komanĉoj, jutoj k.a.) en Usono. Entute ĉ. 70 mil (1992).
- Lingvoj: de juto-azteka familio.
- Tradiciaj konfesoj.