Estas tri periodoj de la imperio:
Sub la umajada, la imperio konkeris, sub la abasida la imperio islamiĝis kaj fariĝis glora civilzo.
La imperiestro estis la kalifo. La fruaj kalifoj estis piaj, sed poste la kalifoj fariĝis riĉaj, diboĉaj kaj makiavelaj.
Aldone al la du dinastioj, estis tria, subtera dinastio: la dinastio de Mohameto mem, per lia filino Fatima?. La estroj de la dinastio, la Imamoj?, estis la posteuloj de Mohameto, sange kaj spirite, sed, escepte de Ali?, ne politike. Ŝijaismo? rigardas ĝin kiel la rajta dinastio, la Imamo kiel la rajta estro de la islama mondo. Sed la dinastio estis venkita je la [batalo de Kerbala]?.
Pro la tiama malforto de la persoj kaj la [bizanca imperio]?, la araba imperio rapide konkeris la landojn inter Hispanio kaj Hindio. Nur Francio povis halti la venkon de okcidenta Eŭropo.
Sed islamo mem ne estis disvastigita tiel rapide. La plimulto de la imperio ne estis islama ĝis la 9-a jarcento. En la fruaj jaroj de la imperio, islamo nur estis la genta religio de la arabaj regantoj. Sed la nova fido kreskis tra la imperio: ĉar islamanoj ne devis pagi imposton, ĉar la kristana eklezio persekutis herezulojn. Islamo esence estis kristanismo sen Jesuo Kristo, la Jesuo Kristo kies naturon la herezuloj disputis. Zoroastrianismo? kaj manikeismo? ankaŭ forvelkis de Persio sub la imperio.
Inter aliaj, la imperio naskis ŝarion kaj falsafismon.
Bagdado? kaj la fekunda kamparo ĉirkaŭa fariĝis la koro de la imperio sub la abasida imperio.
En la 10-a jarcento la imperio kadukiĝis kaj sendependaj komandantoj de la [seljukaj turkoj]? regis. Teorie la komandantoj estis sub la imperiestro, sed pro la falo de imposta enspezo, la brako de la imperiestro estis malforta. Imposta enspezo falis ĉar la imperio islamiĝis kaj la kampoj fariĝis eluzitaj.