[Hejmen]Dipatrino

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Diferencoj (de la antaŭa aŭtora revizio) (granda ŝanĝo, malgranda ŝanĝo)

Ŝanĝis: 2c2
ortodoksismo, Sankta Maria estas la patrino de Dio. La doktrino ekzistis almenaux ekde la 2-a jarcento, sed gxi
ortodoksismo, Sankta Maria estas, paradokse, la patrino de Dio. La doktrino ekzistis almenaux ekde la 2-a jarcento, sed gxi

Ŝanĝis: 4,5c4
[koncilio de Efeso]? por batali kontraux la herezo de
Nestorio?. Nestorio, la tiama [patriarko de Konstantinopolo]?, diris,
[koncilio de Efeso]? por batali kontraux nestorianismo. Nestorio?, la tiama [patriarko de Konstantinopolo]?, diris,

Ŝanĝis: 15,16c14
La demando estas tre grava, cxar la respondo determinas la naturon de
Jesuo kaj tial la naturon de kristanismo mem.
La disputo ne temas pri la naturo de Maria, sed pri la naturo de Jesuo Kristo. Do la demando tre gravas cxar gxi determinas la naturon de kristanismo mem.

Ŝanĝis: 18c16
La herezo? de nestorianismo floris de la 5-a jarcento al la 8-a jarcento, kaj ecx hodiaux 400 mil nestorianoj ankoraux ekzistas, precipe en Irano kaj Barato.
La doktrino devenas de Aleksandrio?, kiu emis emfazi la diecon de Kristo (dum Antioĥia? emis emfazi lian homecon).

Dipatrino (greke, Theotokos, latine Mater Dei): laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, Sankta Maria estas, paradokse, la patrino de Dio. La doktrino ekzistis almenaŭ ekde la 2-a jarcento, sed ĝi ne estis oficiale deklarita kiel doktrino ĝis 431 ĉe la [koncilio de Efeso]? por batali kontraŭ nestorianismo. Nestorio?, la tiama [patriarko de Konstantinopolo]?, diris, ke Maria estas la patrino de Jesuo kiel homo, sed ne kiel Dio, kio ŝajnas memevidenta. Nestorio vidas Jesuon kiel du personoj, unu homa, unu dia. Sed la Eklezio malkonsentis, dirinte ke Maria estas la patrino de la tuta Jesuo, ke la dieco kaj homeco de Jesuo estis tiel unuigita, ke la enkarniĝo estis tiel tuta, ke oni ne povas diri, ke Maria estas la patrino de unu parto de Jesuo, sed ne de la alia. Laŭ la formulo de Efeso, Jesuo estis unu persono (Jesuo), kiu unuigis en sin mem du naturojn (homo kaj Dio).

La disputo ne temas pri la naturo de Maria, sed pri la naturo de Jesuo Kristo. Do la demando tre gravas ĉar ĝi determinas la naturon de kristanismo mem.

La doktrino devenas de Aleksandrio?, kiu emis emfazi la diecon de Kristo (dum Antioĥia? emis emfazi lian homecon).

La titolo de Dipatrino estas menciata en la Ave Maria.

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 9, 2002 8:45 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: