[Hejmen]Dipatrino/Priparolu

Hejmpaĝo | Dipatrino | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

2002-04-08: ...Sankta Maria estas la patrino de Dio, kio supraĵe ŝjanas absurda. Se mi tute komprenas ĝin, ĉu ĉi tiu frazo estas skribita sen neŭtrala vidpunkto? Ĉu ĝi diras, ke la kredo estas absurda? Mi estas nova Esperantisto, do eble mi eraras. -Scott REDD

La frazo estas iom konfuza kaj pro tio evitenda; tial mi forigis ĝin. En la kampo de religio, aŭ ĉio aŭ nenio estas "absurda". --Brion VIBBER

Dankon. Mi ne pensis, se mi legis ĝin ĝuste. -SR

Klarigo de la originala aŭtoro de la frazo: La pli ĝusta vorto estus "paradoksa", ne "absurda". Dio, laŭ kristanismo, estas eterna kaj kreis la mondon. Sed, laŭ ĉi tiu doktrino, Dio ankaŭ havas homan patrinon. Se tio ne estas paradoksa, nenio estas paradoksa. Sed mi diris tion ne kiel kritiko, sed por substreki la naturon de la doktrino. Multe de Ejnstejno klare ankaŭ estas paradoksa. --Stefano KALB

Mi komprenas vin nun. Bv. redakti la artikolon kaj reenmeti la frazon pri la paradokso (sed ne la absurdo). :) -SR

Mi tion faris: laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, Sankta Maria estas, paradokse, la patrino de Dio. -Stefano KALB

Hejmpaĝo | Dipatrino | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 9, 2002 9:20 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: