Mi naskiĝis en Pau, en sud-okcidenta Francio kaj loĝas nuntempe en Nanto en Bretonio, nord-okcidente.
Mi malkovris Esperanton en 1994 per Interreto?, kiun mi estis tiam ĵus malkovranta. Mia ĉefa agado en Esperanto-medio estas kunigi informojn en Interreto? por dissendi ilin plej larĝe. Tiu-cele mi partoprenas en la Esperanta parto de la Open Directory Project http://dmoz.org/World/Esperanto
Mi ankaŭ konstruis TTT-ejon Esperanto-Panorama por diskonigi ĉefajn TTT-ejojn pri Esperanto: http://esperanto-panorama.net
Jam superŝutata de agadoj en Interreto, mi tamen ŝatas la ideon partopreni de tempo al tempo en tiu nova projekto. Do ĝis baldaŭ :-)