[Hejmen]Open Directory Project

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Open Directory Project (ODP) signifas Projekto por Malferma Katalogo. Alia nomo ofte uzata estas DMoz por Directory Mozilla.

DMoz estas TTT-a katalogo de TTT-ejoj, redaktata libere de bonvolemuloj tra la tuta mondo, iome same kiel Vikipedio. Tiu katalogo iniciita en 1998 iĝis en 2001 la plej granda home redaktita katalogo de TTT-ejoj, superante la nombron de TTT-ejoj prezentitaj de la komercema katalogo Yahoo?, kiu estas delonge la plej fama home farata katalogo. La ĉefa eniro de DMoz estas en http://dmoz.org kie oni malkovras la anglalingvan parton. Ekzistas ankaŭ multlingva parto kun kategorioj en 63 aliaj lingvoj: http://dmoz.org/World
La kategorio en Esperanto situas je la adreso: http://dmoz.org/World/Esperanto

Kiel uzi la katalogon
Same kiel en Yahoo, oni povas fari serĉon tra la katalogo per du metodoj: per uzo de ŝlosil-vortoj aŭ per esploro de la diversaj kategorioj kaj subkategorioj, laŭ fakaj temoj aŭ laŭ regiona kaj loka intereso en la [regiona] parto.

Kiel partopreni en la katalogo
Ĉiuj povas facile proponi aldonon de TTT-ejo en specifa kategoria paĝo, alklakante la ligilon "Aldonu URL-on" supre de la paĝo kaj poste donante la adreson, titolon kaj mallongan priskribon. Atentu ke ne eblas proponi TTT-ejon en la ĉefa enirpaĝo de ĉiuj lingvoj, por instigi la vizitantojn trovi la plej adekvatan kategorion kaj ne lasi al la redaktantoj de la katalogo la laboron ordigi ĉiujn TTT-ejojn. (Tio funkcias same en Yahoo). Do oni trovu la plej rilatan kategorion al sia TTT-ejo antaŭ proponi ĝin.

Kiel iĝi redaktanto en DMoz
Tiuj kiuj konas multajn TTT-ejojn kaj emas partopreni al la evoluo kaj ampleksigo de la katalogo povas fariĝi redaktanto, post elekto de sia plej ŝatata fako aŭ temo. En la esperantlingva parto bona loko por komenci estas la kategorioj pri landoj en la regiona parto. Plej multaj tiaj kategorioj bezonas redaktanton.
http://dmoz.org/World/Regiona

Eksteraj ligoj al pliaj informoj
[Detalaj informoj en Esperanto]
[Informoj anglalingve en la TTT-ejo de Dmoz]

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 16, 2002 11:46 pm by Xavier Godivier (diferencoj)
Serĉu: