[Hejmen]Vikipedio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Vikipedio (angle, wikipedia) estas enciklopedio konstruita kiel vikio, do ĝi estas la kunlaboro de ĝiaj legantoj.

Por lerni kiel redakti ĉi tiun vikipedion, vidu Kiel redakti paĝon.

Vikipedio estas konstruita laŭ la principo de libera fonto, per kiu Linukso kaj multe de la softvaro de la Interreto? disvolviĝas. Kiel diris [Eric RAYMOND]?, la forto de disvolviĝo per libera fonto estas, ke "[sub multaj okuloj, ĉiu eraro estas malprofunda]?". Ĉar multaj homoj povas vidi kaj korekti la fonton de programo (aŭ, en la kazo de vikipedio, la fonton de la artikolo), la eraroj nature forvelkas kaj, per la ideoj kaj laboro de multaj mensoj, la fonto evoluas kaj pliboniĝas.

Do la vikipedio estas eksperimento, kiu aplikas la principon de libera fonto al reta enciklopedio.

La [angla vikipedio] estis la unua vikipedio. Fondite je la 15-a de januaro 2001, ĝi montras, ke la principo de libera fonto ja estas aplikebla al reta enciklopedio. Kvankam multaj artikoloj ekis de meza kvalito, tra tempo ili pliboniĝas kaj altiĝas en kvalito.

Vi nun legas la Esperanta Vikipedio. Ĝi estas parto de la Internacia Vikipedio, kiu havas vikipediojn en multaj lingvoj.

Ankaŭ vidu: Vikipedia Historio


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 10, 2002 9:33 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: