La tempon malsame pririgardis malsamaj kulturoj en diversaj tempoj. En iuj religioj tempo, precipe homa tempo sur la tero, estas rigardata kiel ŝanĝo de cikloj, en kiu homoj mortas kaj renaskiĝas denove kaj denove. Iuj antikvaj Grekaj filozofoj kredis, ke tempo estas iluzio, kaj realo estas senŝanĝa kaj senmova. Iuj grandaj religioj instruis, ke la tempo estis kreita kaj estas destinita por fini iun tagon en terura kulmino. Isaac NEWTON kredis ke tempo kaj spaco? estis absoluta, ideala kaj senŝanĝa. Lia vidpunkto pri la tempo estis malvenkita per la [teorio de relativeco]? de Albert EINSTEIN.
Por sciencistoj, la mezuro de tempo inkluzivas du paŝojn: difini la precizan momenton kiam io okazas, kaj establi standartan intervalon de tempo, ĝis kiam io daŭras. Ekzistas diversaj rimedoj kaj diversaj aparatoj por mezuri la tempintervalojn kaj por indiki la ĝustan tempon.