[Hejmen]Kalendaro

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Kalendaro estas sistemo de kalkulado de longedaŭra tempo per divido ĝin en malgrandaj tempintervaloj: tago?, semajno?, monato, jaro?, jarcento?. Por ordigo de socia vivo en diversaj landoj oni kreis proprajn sistemojn de jarkalkulo?.

La vorto Kalendaro devenas de latina vorto calendarium – "ŝuldlibro"; en [Antikva Romo]? ŝuldantoj pagis procentojn en la tago de "calendae", kio signifis la unuajn tagojn de la monato. En antikva Oriento oni kalkulis la tempon laŭ ŝanĝo de reĝoj kaj dinastioj, ekzemple, en [Antikva Egipto]? oni diradis: "Tio okazis en la sepa jaro de reĝado de Seniu Sert". Nova jarkalkulo komenciĝis de la ekreĝiĝo de nova Faraono? aŭ dinastio?. En [Antikva Grekio]? ĉiu urbo havis sian kalkulsistemon depende de la ŝanĝoj de urbestroj. Greka historiisto Timeos tempokalkulon ligis al [Olimpikaj Ludoj]?.

Specoj de kalendaroj

Kalendaroj baziĝas sur periodeco de tiaj naturaj fenomenoj, kiaj estas ŝanĝo de tago? kaj nokto?, fazoj de la luno, sezonoj?. De tiuj fenomenoj, la unua difinas mezurunuon de la tempo - diurnon, t.e. tago-nokton, la dua - lunan monaton (kies longeco estas 29,53 diurnoj) kaj la tria - tropikan jaron, kies averaĝa daŭo estas 365,24 diurnoj.

Diversaj popoloj ellaboris diversajn sistemojn de kalendaroj, sed ilin oni povas dividi laŭ 3 tipoj: lunaj, sunaj kaj luno-sunaj. La unua baziĝas sur luna monato, la dua - sur tropika jaro kal la tria - sur ambaŭ sistemoj. Sunaj estas romia, julia kaj gregoria kalendaroj. La lastan kalendaron uzas preskaŭ la tuta mondo. La patrio de luna kalendaro estas Babilonio?. Musulmana luna kalendaro estas uzata en multaj arabaj landoj. Kio koncernas al luno-suna kalendaro, ĝi estas uzata en Israelo preskaŭ en origina formo. Ĝi estas oficiala kalendaro de Israela Ŝtato.

Inter fruaj kalendaraj sistemoj menciindas:

Hodiaŭ estas en uzo sekvaj modernaj kalendaroj:

Eternaj kalendaroj

Se vi ekdezirus scii en kiu tago de la semajno estos via naskiĝtago aŭ en kiu tago komenciĝos nova lernojaro, vi tuj foliumos vian mur- aŭ tablokalendaron kaj certe vi solvos la demandon. Sed kiam vi interesiĝas kia tago estis en la 1a de Januaro de 1a jaro p.K., certe tiuj kalendaroj neniel helpos al vi. Ĉi-tiun demandon ne ĉiuj scienculoj povos respondi. En similaj situacio via helpanto estos t.n. eternaj kalendaroj.

Eternaj kalendaroj estas diversaj iloj por difini la tagon de semajno laŭ datoj aŭ por aliaj variaj kronoligiaj problemoj. Ili havas multjarcentan historion. Ĉi tiuj kalendaroj estas siaspecaj "maŝinoj de la tempo", kies teorio kuŝas ĉe la limoj de astronomio, nombroteorio? kaj historio.

Ekzistas centoj da eternaj kalendaroj de diversaj sistemoj. Inter ili menciindas bulgara kalendaro "esperanto", kiu estis kreita en 1951. Daŭro de ĝia uzado estis 50 jaroj (1951-2000), sed oni povas ĝin plilongigi ĝis 2099 jaro.


Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Kalendaro
[H]: Tempintervalo ~ Tempospeco? ~ Tempomezurilo? ~ Kronologio?

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 5, 2002 6:04 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: