Ĉiu grando havas siajn mezurunuojn, ekzemple la longon oni mezuras per metroj, kilometroj, mejloj, parsekoj depende de la landoj kaj celoj. Pro la abundeco de diversaj mezurunuoj kaj ilia ordigo en 1960 la 11-a generala konferenco pri mezuroj aprobis internacia sistemon de fizikaj grandoj. Ĝi nomiĝas Sistemo Internacia de Mezuroj (france: Systeme International), mallonge SI.
La Internacia Sistemo de Unuoj estas moderna versio de la metrika sistemo, establita per internacia interkonsento kaj estas uzataj por ĉiuj mezuroj en scienco?, industrio?, kaj komerco?. La sistemo estas konstruita sur fundamento de sep bazaj unuoj, kaj ĉiu alia unuo devenas de ili.
La sistemo enhavas 7 ĉefajn unuojn: metro por longo, kilogramo por maso, sekundo por tempo, ampero por kurentintenso, kelvino por termodinamika temperaturo, kandelo por lumintenso kaj molo - por materikvanto kaj 2 suplementajn unuojn: radiano por plata angulo kaj steradiano por spaca angulo.
Por kalkuloj, se ĉiuj grandoj estas esprimitaj en SI, formuloj ne bezonas enkondukon de koeficientoj, dependaj de elekto de mezurunuoj. Ekzistas ankaŭ aliaj internaciaj mezursistemoj, ekzemple CGS, kiu konsideras la ĉefunuojn centimetro, gramo, sekundo por longo, maso kaj tempo respektive (la nomo de la sistemo CGS devenas de la komencliteroj de ĉefunuoj).
Vidu ankaŭ: Mezurunuoj kaj Mezuriloj?.