[Hejmen]Sankta Tomaso

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Diferencoj (de la antaŭa granda revizio) (aŭtora ŝanĝo)

Ŝanĝis: 57c57
La evangelio sxajne estis verkita en Sirio en la greka en la jarcento I aux II. La kopta teksto estas traduko. Citajxoj el la evangelio aperas en la verkoj de la katolika pensinto, Klemento de Aleksandrio? (mortis cx. 215), la cxefa peranto de gnostikaj penso al katolikismo. Klemento citis dirojn 1-7 kaj 26-39. En la jarcento XIX, la diroj 26-30, 77, 31-33, 1-7 kaj 36-40 estis eltrovitaj sur tri paĝo?j de papiruso skribita en la greka.
pli da informo...

Forpreniĝis: 59d58
La evangelio nur havas unu okazon pri Tomaso: kiam Jesuo sekrete diris al li tri dirojn, kiujn li ne diris al la aliaj apostoloj, pro timo de sxtonmortigo.

Forpreniĝis: 61d59
La evangelio estas kolekto de 114 diroj de Jesuo, simile al la evangelio Q. El gxiaj diroj, 90 ankaux ekzistas en la bibliaj evangelioj, ekzemple, la paraboloj de la semisto, la perlo, la sinapa semeto, la tributa monero, ktp. Aliaj diroj estas novaj sed sxajne devenas de Jesuo, ekzemple:

Forpreniĝis: 63,113d60


  • Homo ne povas rajdi du cxevaloj, aux strecxi du pafarkojn. (47)

  • Vi farigxis kiel la judanoj, cxar ili amas la arbon sed malamas la frukton, aux ili amas la frukton sed malamas la arbon. (43)

  • Tiu, kiu estas proksime de mi, estas proksime de la fajro, kaj tiu, kiu estas malproksime de mi, estas malproksime de la regno. (82)



  • Aliaj diroj sxajnas kristanaj sed ne speciale jesuaj:



  • Jesuo diris, "Se la karno estigxis pro spirito, tio estas mirindajxo. Sed se spirito estigxis pro karno, tio estas mirindajxo de mirindajxoj. Fakte mi miras kiel cxi tiu granda ricxo logxas en domo de cxi tiu malricxo." (29)



  • Sed aliaj diroj estas misteraj, strangaj aux ecx kontrauxdiras la bibliajn evangeliojn:



  • Tiu, kiu eltrovas la interpreton de cxi tiuj diroj, ne gustomos morton. (1)

  • Se viaj regestroj diras al vi, "Vidu, la regno estas en la cxielo", tiam la birdoj de la cxielo iros tien antaux vi. Se ili diras al vi, "Gxi estas sub la tero", tiam la fisxoj de la maro antauxiros. Male, la regno estas interne de vi kaj ekstere de vi. Tiu, kiu scias sin mem, eltrovos gxin, kaj kiam vi scias vin mem, vi rekonos, ke vi estas de la Patro.

    (3)

  • La discxiploj diris al Jesuo, "Ni scias ke vi forlasos nin. Kiu estos nia estro?" Jesuo diris al ili, "Kie ajn vi estas, iru al Jakobo la Justulo, por kiu la cxielo kaj la tero estigxis". (12)

  • Se vi fastas, vi venigas pekon sur vi, kaj se vi pregxas, vi estas kondamnitaj, kaj se vi almozdonas, vi difektigos viajn spiritojn. (13)

  • Kiam vi vidas tiun, kiu ne estis naskita de virino, klinigxu kaj adoru. Tiu estas via Patro. (15)

  • Estas kvin arboj en Paradizo por vi; ili ne sxangxas, somere aux vintre, kaj iliaj folioj ne falas. Tiu, kiu konas ilin ne gustumos morton. (19)

  • Kiam vi povas nudigxi sen honto kaj preni la vestojn kaj metas ilin sub la piedoj kiel infanetoj kaj treti ilin, tiam vi vidos la Filon de la Vivanto kaj vi ne timigxos. (37)

  • Liaj discxiploj diris, "Kiam ripozos la mortintoj kaj kiam venos la nova mondo?" Li diris al ili, "Tion, kion vi antauxvidas jam venis, sed tion vi ne scias." (51)

  • Liaj discxiploj diris al li, "Cxu cirkumcido utilas?" Li diris al ili, "Se gxi utilas, ilia patro produktus infanojn jam cirkumcidita el ilia patrino. Male, la vera cirkumcido en la spirito profitas cxiel". (53)

  • Tiu, kiu trinkas el mia busxo, farigxos kiel mi; mi mem farigxos tiu persono kaj la kasxitajxoj estos malkasxitaj al li. (108)



  • Malsimile al la Jesuo de la Biblio, la tomasa Jesuo ne parolas pri la fino de al mondo sed diras ke la regno de la cxielo jam nun estas sur la tero. La tomasa Jesuo ankaux parolas pri cirkumcido: en la Biblio, la silento de Jesuo pri cirkumcido kauxzis disputon pri gxi en la frua eklezio.

    La koro de la biblia Jesuo estas lia Pasiono sur la Kruco. Gxi ekzistas en cxiu el la kvar bibliaj evangelioj, sed ne ecx unu aludeto pri gxi ekzistas en la evangelio de Tomaso. Kaj precize pro tio, la evangelio de Tomaso estis eltrovita en la kaverno de la gnostikoj, sed ne la tradiciaj evangelioj.

    La tuta evangelio estis tradukita en Esperanton de Gerrit BERVELING je 1994.

    Sankta Tomaso (jc I), juda masonisto kaj kristana martiro, estis unu el la Dekdu Apostoloj de Jesuo Kristo. Li ankaŭ estas nomita Tomaso Dubanta, ĉar li dubis pri la releviĝo de Jesuo ĝis li povis tuŝi liajn vundojn. Kaj alia nomo estas Tomaso Didimo ĉar li estis ĝemelo (laŭ unu fonto, la ĝemelo de Jesuo mem!). Tomaso en la siria kaj Didimo en la greka signifas "ĝemelo". Laŭ legendo, Tomaso predikis la evangelion al Persio kaj Hindio.

    La du ĉefaj fontoj pri Tomaso estas la Biblio, precipe la evangelio de Johano, kaj la Agoj de Tomaso, libro antikva kaj ne tute malvera, kiun rekonis manikeismo?, sed ne katolikismo.

    Tomaso laŭ la Biblio

    Ekster la Evangelio de Johano, Tomaso estas menciita nur kiel unu el la Dekdu Apostoloj. Tamen en la libro de Johano estas kvar mencioj:

    la versoj 11.16, 14.5, 20.24-29 kaj 21.2.

    La tria kaj plej longa mencio estas la fama renkontiĝo inter la dubanta Tomaso kaj la relevigita Jesuo:

    Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj disĉiploj do diris al li: "Ni vidis la Sinjoron".

    Sed li diris al ili: "Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos".

    Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: "Paco al vi". Tiam li diris al Tomaso: "Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta".

    Tomaso respondis al li kaj diris: "Mia Sinjoro kaj mia Dio".

    Jesuo diris al li: "Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas".

    - Johano 20.24-29

    La Agoj de Tomaso

    Post sia Releviĝo, Jesuo aperis al Tomaso kaj ordonis lin iri al Hindio por konstrui palacon por la reĝo, Gundoforo. La reĝo donis al li la monon pro konstruado kaj foriris al la provincoj. Dum la foresto de la reĝo, Tomaso predikis la evangelion kaj fordonis la monon al la malriĉuloj. Kiam la reĝo revenis kaj vidis nek palacon nek monon, li ĵetis Tomason en karceron kaj katenis lin. Tiam la frato de la reĝo, Gad, mortis kaj, post kelkaj tagoj, revenis el la mortintoj. Gad diris, ke la palaco konstruita de Tomaso estas en la ĉielo, palaco farita de oro, arĝento kaj juveloj. Tomaso mem klarigis: "En la ĉielo estas multaj palacoj, pretitaj de la komenco de tempo kaj ili estas gajnitaj per preĝado kaj donado de almozoj. Via riĉo povas iri tien antaŭ vi, sed ne sekvi vin poste."

    La 12 gradoj de virto laŭ Tomaso:

    1. kredo al Dio, unu en esenco, tri en personoj
    2. bapto
    3. ĉasteco
    4. regado de avareco
    5. ne troe manĝu
    6. pentofarado
    7. bonagado
    8. malŝpara zorgado de fremdulo
    9. celi la volon de Dio kaj fari ĝin volonte
    10. ne fari tion, kion Dio ne volas
    11. amo de amikoj kaj malamikoj
    12. zorgeme fari ĉi ĉion

    Tomaso vojaĝis tra Hindion, farinte miraklojn kaj predikinte la evangelion. Li konvertigis la noblajn kaj la malnoblajn. Unu noblinon, Migdomian, fratino de la reĝino, li konvertigis kaj ŝi rifuzis kuŝi kun sia edzo. Ŝi, laŭvice, konvertigis la reĝinon, kiu tiam ankaŭ ne kuŝis kun sia edzo, la reĝo mem. La reĝo koleriĝis kaj katenis Tomason, sed torturo kaj fajro estis senutilaj kontraŭ li. Tiam la reĝo ordonis Tomason preĝi al la dio, la Suno. Tomaso konsentis nur se la reĝo konvertiĝus se la idolo detruiĝis per la adoradon de Tomaso. Tomaso tiam adoris kaj la idolo ja detruiĝis, sed ĵus tiam la ĉefpastro mortigis lin per glavo. La kristano?j forportis la korpon kaj enterigis ĝin honore.

    Poste, ĉirkaŭ 230, la korpo estis transdonita al Sirio, al la urbo Edeso, pro la peto de la imperiestro Aleksandro?.Tie Abgaro, reĝo de la urbo, ricevis leteron skribitan de la mano de Jesuo. Poste, kiam ajn malamiko atakis la urbon, infano baptita staras sur la pordegoj de la urbo kaj legas la leteron. Per tio, kaj la merito de Tomaso, la malamiko aŭ foriras aŭ traktas por paco.

    Ĉu la Agoj de Tomaso pravas, ĝi almenaŭ havas semojn de la vero: en Hindio en la jarcento I, ja estis reĝo, kies greka nomo estis Gondofero; en Hindio estas lokaj legendoj pri Tomaso; kaj la kristanismo de la Malabara marbordo de Hindio ja devenis de Sirio iafoje antaŭ la jarcento VIII.

    Aŭgusteno, kvankam li estis unufoje manikeano, kredis, ke la Agoj estas fabela.

    Laŭ Isidoro, Tomaso predikis la evangelion al la persoj, medoj, hirkanianoj kaj la baktrianoj kaj martiris en la Oriento.

    Laŭ Krizostomo, Tomaso vojaĝis al la lando de la tri saĝuloj (kiuj vizitis Jesuon je lia naskiĝo) kaj tie predikis la evangelion --t.e, al Persio.

    La Evangelio de Tomaso

    En la Biblio nur estas kvar evangelioj -- la de Mateo?, Marko, Luko? kaj Johano -- sed multaj aliaj ekzistis. La katolika eklezio malakceptis tiujn aliajn evangeliojn kiel herezaj aŭ falsaj. Unu tia estas la evangelio de Tomaso. Partoj de la greka tekstoj estis eltrovitaj antaŭ cent jaroj, sed la tuta teksto en la kopta estis eltrovita en 1945 de la la biblioteko de Nag-Hamado. En la biblioteko estas multaj verkoj de gnostikismo, ne-katolika speco de kristanismo kiu floris dum la jarcentoj II kaj III, precipe en Egipto. Sed la evangelio de Tomaso mem ne estas gnostika sed pra-gnostika.

    pli da informo...


    /Priparolu

    Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
    Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
    Laste redaktita December 8, 2001 10:09 am by Stefano KALB (diferencoj)
    Serĉu: