Konsiletoj por la vikipediisto:
- Skribu artikolon laŭ neŭtrala vidpunkto.
- Ne kontribuu uzante kopirajtaĵon! La vikipedio estas sub la GFDL.
- Por demandoj pri lingvo, ni rekomendas: Utilaj informoj.
- Nomu novan artikolon laŭ la reguloj ĉe Nomoj de titoloj.
- Aldonu linerompojn por plifacile vidi ŝanĝojn estontece.
- La vikipedio ne estas vortaro: iru al la Reta Vortaro.
- La vikipedio ne estas TTT-katalogo: iru al DMoz.
- Mallonga artikolo kun multaj ligiloj (al subtemoj) estu preferata al longa artikolo kun malmultaj ligiloj.
- Mallonga, nekompleta artikolo estas pli preferata ol neniu artikolo.
- Skribu aŭdace, ne timeme, por instigi bonan revizion.
- Skribu pri temo, kiu interesas vin pasie.
- Skribu pri via lando, urbo, gento, religio, profesio, metio, ŝatokupo, lokoj vizititaj, ktp.
- Skribu pri temo, kiun vi studas aŭ deziras prilerni. Skribu skize, kaj poste plenigu la skizon dum vi plulernas.
- Kontribuu per artikolo, kiun vi verkis por alia TTT-ejo, lernejo, ktp.
- Kontribuu per redaktado.
- Malgranda kontribuaĵo hodiaŭ estas pli bona ol granda kontribuaĵo morgaŭ.
- Stilo klara estas prefere ol stilo parada, amuza aŭ eĉ gramatike perfekta.
- La plimulto de legantoj nur vidos la unuan ekranon de via artikolo, do preferu skribi en la piramida stilo.
- Majuskligu familinomon (almenaŭ je la unua okazo).
- Evitu eŭropcentrismojn!
- Se vi deziras aldoni paĝon pri nacio, bonvolu vidi Por Aldoni Nacion.
- Traduku artikolon, kiu estas en via nacilingva vikipedio.
- Disvastigu la Vikipedion!
/Priparolu