[Hejmen]Neŭtrala Vidpunkto

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La neŭtrala vidpunkto estas la plej grava kondutmaniero por kontribuantoj de la vikipedio. Ĝi ne estas aserto metafizika pri la vero sed politiko praktika.

Kiel: Por skribi kaj redakti artikolon laŭ la neŭtrala vidpunkto, vi skribu laŭeble sen partiemeco. Vi skribu pri faktoj aŭ pri faktoj pri opinioj, sed ne asertu opinion kiel fakto. "Dio ekzistas" estas opinio, estas aserto disputita, sed "Akvino kredis al Dio" estas fakto, estas aserto nedisputita. "La blanka raso estas la mastra raso" estas opinio, sed "Hitlero diris, ke la arjanoj estas la mastra raso" estas fakto.

Kial: La vikipedio estas la kunlaboro de multaj homoj tra la mondo de diversaj kredoj, ideologioj kaj opinioj pasiaj. Tial la vikipedio ne povas teni aŭ prediki iun ajn ideologion. Kiel homoj, ni kredas kaj opinias, ofte pasie, sed kiel vikipediistoj (kaj kiel ĝentilhomoj), ni devas adopti vidpunkton neŭtralan. Alie la vikipedio fariĝos senĉesa milito inter redaktistoj kaj tio forlogos multajn legantojn kaj kontribuantojn.

La vikipedio estas resumo de la nuna stato de homa scio. Sed scio ne estas kredo aŭ opinio. Scio estas aro de faktoj.

Rilate al la neŭtrala vidpunkto, ni difinas fakton kaj opinion kiel:

"La Tero iras ĉirkaŭ la Suno", ekzemple, nun estas fakto. Sed en 1600 ĝi ne estis fakto, sed nur opinio. Ĉar la aserto tiam estis disputita. Tio estas la naturo de homa scio. Homa scio kreskas, disvolviĝas. Fakto hieraŭa estas opinio hodiaŭa kaj fabelo morgaŭa. Aŭ inverse. Homa scio estas laboro progresanta kaj maturiĝanta. Scio ne estas vero: scio estas la vojo, vero la celo.

Ekzemplo: la artikolo pri Jesuo Kristo. Ĝi rakontas la faktojn pri Jesuo -- la asertoj ne grave disputitaj pri li -- kaj tiam ĝi priskribas la diversajn opiniojn pri li -- ne kiel faktoj, sed kiel kredoj atribuitaj al diversaj grupoj: kristanoj, gnostikoj, judoj, islamanoj, ktp. "Jesuo estas la Filo de Dio" estas opinio, sed "Kristanoj kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio" estas fakto. Tia estas la maniero de la neŭtrala vidpunkto.

Kaj tia estas ankaŭ la maniero de bona filozofo aŭ profesoro: priskribi senpartie laŭeble la diversajn flankojn de ideo aŭ disputo. Tio estas necesa por bona kompreno kaj bona penso. Kaj, por ni, tio estas necesa por bona vikipedio.


Vidu ankaŭ: Evitendaj Eŭropcentrismoj - Konsiletoj
/priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 14, 2002 8:43 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: