[Hejmen]Claude PIRON 1

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Diferencoj ne haveblas--tiu ĉi estas la unua granda revizio. (neniuj aliaj ŝanĝoj)
Claude PIRON (1931-), lingvisto? kaj psikologo?, estis tradukisto? por la Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa?, kaj el la hispana), 1956-1961. Post sia laboro ĉe UN, li laboris por la [Monda San-Organizo]? ĉirkaŭ la mondo, kaj verkis multe da esperantaj verkoj. Li ankaŭ uzis esperanton en multaj landoj, inkluzive de Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Kazaĥlando?, kaj kelkaj lokoj en Afriko kaj Latina Ameriko, kaj preskaŭ ĉiuj eŭropaj? landoj.

Li estas psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de [Ĝeneva Universitato]? (Svislando), 1973-1994. Lia franclingva libro ''Le defi des langues - Du gachis au bon sens'' (La lingva defio - El ĥaoso al sana prudento) (Parizo: L'Harmattan, 1994) estas speco de psikanalizo de internacia komunikado. Portugala versio, ''O desafio das linguas'', baldaŭ aperos ([Sao Paulo]?: Pontes, 2002).

Lia verkaro inkluzivas lernolibrojn, facilaĵojn, romanojn, novelojn, poezion, faktolibrojn, kaj artikolojn. Liaj plej famaj verkoj estas [Gerda Malaperis]? kaj [La Bona Lingvo]?. ''Gerda Malaperis'' estas lernolibro kiu uzas bazan gramatikon kaj estas aranĝita tiamaniere, ke ĉiu ĉapitro kompreneblas pli facile ol la antaŭa; ĝi laugrade kondukas al sperta esperanto fine, vortlistoj ekzistas por kelkaj lingvoj, do komencantoj facile sekvas la lecionojn. La bona lingvo estas libro kie li kaptas la bazan lingvistikajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto.

Eksteraj Ligiloj


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 7, 2002 10:21 pm by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: