[Hejmen]Xavier GODIVIER 1

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

[Gzavje Godivje] - alinome Zav'.

Mi naskiĝis en Pau, en sud-okcidenta Francio kaj loĝas nuntempe en Nanto en Bretonio, nord-okcidente.

Mi malkovris Esperanton en 1994 per Interreto?, kiun mi estis tiam ĵus malkovranta. Mia ĉefa agado en Esperanto-medio estas kunigi informojn en Interreto? por dissendi ilin plej larĝe. Tiu-cele mi partoprenas en la Esperanta parto de la Open Directory Project
http://dmoz.org/World/Esperanto

Samcele mi konstruis TTT-ejon Esperanto-Panorama por diskonigi ĉefajn TTT-ejojn pri Esperanto:
http://esperanto-panorama.net

Jam superŝutata de agadoj en Interreto, mi tamen ŝatas la ideon partopreni de tempo al tempo en tiu nova projekto. Do ĝis baldaŭ :-)


Bonvenegon al la vikipedio! Mi esperas ke vi ĝuos vian tempon ĉi tie! --Chuck SMITH

Dankon! Fakte estas vere amuze partopreni sed oni riskas tie forgesi dormi...
Aĥ!! Diable! Estas plia frenezulejo... :-) -- Zav'

Kaj jen la artikolo pri Vikipedio en "JEFO-Informas" tradukita el la franca en Esperanto: JI-Vikipedio


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 11, 2002 12:27 pm by ANantes-102-1-1-22.abo.wanadoo.fr (diferencoj)
Serĉu: