[Hejmen]Blanka Teo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Kuireco > Teo

Priskribo

Blanka teo estas la malplej traktata teo, ĉar ĝi estas ĵus sekigita antaŭ pakigo. Tiuj teoj estas ĉefe elfaritaj en Ĉinio.

Gustumo

Ĝi havas helan koloron kaj subtilan guston alproksimiĝante pajlon.

Preparado

Blankajn teojn oni kutime preparas en ZhongGai Wan. Ĉar la folioj estas tre fragilaj, oni nur uzas ne tro varman akvon (je 50-70°C laŭ la teo preparita). Tamen, la infuzado daŭras pli longe ol aliaj. Inter 5 kaj 20 minutoj: ju malpli varma, des pli longa la infuzado. Kompreneble, la gusto ŝanĝas dum la infuzado (tio estas dum la trinkadoj). Ofte, pro la altkvalito de blankaj teoj, la foliojn oni povas infuzi pli ol unu fojo (kutime 3, eĉ ĝis 10 - endas provi).

Kelkaj blankaj teoj

Aliaĵoj

Ĉar la folioj devas esti sendifektitaj kaj ĉar sekigita teo estas rompiĝema, blanka teo multekostas pro la singardemo dum la manipulado.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 8, 2002 5:09 pm by Nicolas STAMPF (diferencoj)
Serĉu: