[Hejmen]Verda Teo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Kuireco > Teo

Farado

Verda teo estas teo kiu spertis specialan traktadon. Post la rikolto, la folioj estas varmigitaj por forigi akvon. Sekve, la folioj estas metitaj en metala marmito kaj varmigitaj ĝis 90°C por sekigi ilin.

Dum la du varmadoj, la folioj povas esti ruligitaj (mane aŭ maŝine) en streĉa bulo. Post la sekigo, tio faros "kanonpulvan teon" (Gunpowder anglalingve) ĉefe uzata por fari la nordafrikan tepreparadon kun mento?.

Verda teo gustumas kiel herbo.

Preparado

Verdaj teoj estas preparitaj laŭ ia ajn ceremonio (vidu ĉe Teo), escepte [Gong Fu Cha]? pro la tro alta temperaturo de la akvo kiu bruligus la foliojn.

Verdaj teoj


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 8, 2002 5:34 pm by Nicolas STAMPF (diferencoj)
Serĉu: