(plusendita de Spinoza)

[Hejmen]Spinozo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Spinozo (1632-1677) (latine, Benedictus de Spinoza) estis nederlanda filozofo. Li estis influita de la penso de mezepoka judismo, Hobbes kaj, precipe, Kartezio, kies vortojn kaj difinojn li prunteprenis. Simile al Kartezio, Spinozo aplikis la metodojn de matematiko al filozofio. Malsimile al Kartezio, li vidis nenia esencan diferencon inter menso kaj korpo, Dio kaj naturo.

Simile al Hobbes, li kredas en la ideo de la [socia kontrakto]? kaj en la profunda egoismo de homo. Malsimile al Hobbes, tamen, Spinozo kredis ke la homo povas pensi kaj agi por la komuna bono de socio, komprenante ke la bono de socio estas la bono de la individuo. Laŭ Spinozo, peko kaj malbonagado estas la produkto de nescio, de malkompreno, de spirita blindeco. La homo kiu komprenas racie, povas agi racie -- t.e, virte kaj bone. Pro tio, la politiko de Spinozo estas pli liberala ol la de Hobbes (la baptopatro de la banana respubliko?).

Lia familio estis judoj kiuj forfuĝis de Hispanio kaj Portugalio por eviti la persekutadon de la Inkvizicio, veninte al Amsterdamo?. Tie Spinozo estis edukita kaj studis ambaŭ judan penson kaj modernan filozofion, precipe la de Hobbes kaj Kartezio. En 1656, lia penso fariĝis tro radikala kaj estis forigita de la sinagogo kun multaj malbenoj kiel herezulo: Li diris, ke la senkorpeco de Dio, la ekzisto de anĝeloj kaj la senmorteco de la homa animo ne estas pruveblaj per la Biblio. Tiam Spinozo forlasis Amsterdamo (sed restis en Nederlando, kie li ĝuis grandan liberecon de penso) kaj li ŝanĝis sian personan nomo de la juda Baruch al la kristana Benedikto. Spinozo kredis al Dio kaj vidis Dion kiel la fino kaj celo de homo, sed lia teologio estis panteista (vidinte Dion en ĉio) kaj, en sia tempo, blasfema. Pro tio la plimulto de liaj verkoj estis eldonitaj postmorte.

Spinozo gajnis sian panon kiel lensofaranto, vivinte simple kaj malriĉe, dediĉinte sin al la disvolvigo de sia filozofio. Li refuzis postenon kiel profesoro? ĉe Heidelberg tiel, ke li povus resti intelekte sendependa. Bedaŭrinde, li mortis mezaĝe de pulma malsano.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 29, 2002 9:33 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: