[Hejmen]Cambridge, Masaĉuseco

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Cambridge [kejmbreĝ] (esperantigo: Kembriĝo) estas urbo en Masaĉuseco, Usono, apartigita de Bostono per la [Rivero Charles]?. En 2000, loĝis 101.355 homoj en Cambridge. Kiel [Cambridge, Britio]?, ĝi estas universitata urbo. Ĝi estas la hejmo de Harvard? kaj MIT, inter aliaj.

Cambridge estis fondita de elmigrintoj kiuj eliris Brition en 1630. Ĝi havis la nomon Newtowne ("nova urbo") ĝis 1638 kiam la nomo iĝis Cambridge. En 1846 ĝi iĝis urbon, kunigite tri vilaĝojn: Old Cambridge, Cambridgeport, kaj East Cambridge.

Hodiaŭ, Cambridge estas la hejmo de kulture diversa loĝantaro. Pli ol 50 lingvoj aŭdiĝas dur la strato de la urbo, inkluzive la hispana, [la kreola]?, la portugala, la ĉina, [la amhara]?, kaj [la korea]?. Infanoj el 82 malsamaj landoj ĉeestas la publikajn lernejojn. Studentoj el la tuta mondo studas ĉe [Universitato Harvard]?, [Universitato Radcliffe]?, la Masaĉuseca Instituto de teknologio, kaj [Kolegio Leslie]?. La pezajn industriojn de la 19-a kaj frua 20a jarcentoj anstataŭiĝis la entreprenoj teknologie bazitaj, inkluzive de elektroniko, la mem-rivelantaj filmoj kaj fotiloj de la firmao Polaroid?, softvaro?, kaj bioteknologia esplorado.

Inter la ĝemelaj urboj de Cambridge estas Coinbra?, Portugalio; Gaeta?, Italio; Galway?, Irlando; [San Jose Las Flores]?, Salvadoro; Tsukuba?, Japanio; kaj Yerevan?, Armenio.

La ŝtato Masaĉuseco estas politike interesa loko nuntempe. Estas du signifaj politikaj [partioj en Usono]? kaj oni malofte aŭdas pri aliaj. Sed en Cambridge, en la voĉdonado por [[prezidento de Usono]] en 2000, la kanditato por la [Verda Partio de Usono]? gajnis la duan lokon, kaj [George W. Bush]? (kiu fine gajnis la postenon) estis la tria laŭ kvanto de voĉdonoj.

La TTT-ejo de Cambridge en la angla http://www.ci.cambridge.ma.us

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 18, 2002 9:37 am by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: