[Hejmen]Alberto

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

angle Alberta [al-BER-ta]---france La Province de l'Alberta

La kanada provinco de Alberta havis loĝantaron de 2.974.807 en 2001, kaj areon de 661.190 km2. Alberta estas la plej okcidenta de la tri kanadaj preriaj provincoj. Ĝi situas inter Brita Kolumbio kaj Saskaĉevano, kaj la Nordokcidentaj Teritorioj kaj la ŝtato de Montano?.

Alberto honoras la prinĉinon Louise Caroline Alberta, filino de la brita [reĝina Viktoria]?. Alberto kuniĝis al la Kanada Konfedeacio je la 1a de septembro, 1905. La ĉefurbo estas Edmonton?, (956.800 metropola areo en 2001.) Alia granda urbo estas Calgary? (971.000 metropola areo en 2001.)

En 1754, la unua blankulo, kiu vizitis Alberton, estis [Anthony Henday]?. En 1778, [Peter Pond]?, usonano, konstruis postenon por komerci kun la indianoj en la [Rivero Athabaska]?. En 1789, la granda esploristo [Sir Alexander Mackenzie]? atingis la [Arktan Oceanon]? de [Fort Chipewyan]?, Alberto, kaj en 1793 li atingis la [Pacifikan Oceanon]? de tiu fuorto. Hodiaŭ, estas 52,380 homoj en Alberto, kiuj parolas la francan kiel gepatra lingvo.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 6, 2002 10:17 am by Werner Moeller (diferencoj)
Serĉu: