Etnografio >
Etno >
Klasifiko de Etnoj >
Indianaj Familioj > Penuta familio
Lingvofamilio de Amerikaj indianoj. Reprezentantoj: Kiĉeoj (1 mln), Kakĉikeloj (730 mil), Majaoj (675 mil). Totala kvanto: 5.1 mln.
KAKĈIKELOJ
- Nomo: [f] Kakchikeliens; [r] kakĉikeli
- Popolo en Gvatemalo, 350 mil (1992).
- Lingvo: kakĉikela.
- Kredantoj: katolikoj.
KEKĈOJ
- Nomo: [f] Quekchiens; [r] kekĉi
- Indiana popolo en Gvatemalo (310 mil). Loĝas ankaŭ en Salvadoro kaj Belizo?. Totala kvanto: 325 mil (1992).
- Lingvo: de la familio maja-kiĉe.
- Kredantoj: katolikoj.
KIĈEOJ
- Nomo: [m] keĉelah; [f] Quitches; [r] kiĉe
- Indiana popolo en Gvatemalo, 300 mil (1992).
- Lingvo: de la familio maja-kiĉe.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
MAJAOJ
- Nomoj: [m] jukateki; [f] Mayas; [r] maja
- Indiana popolo en Meksiko, Gvatemalo (Jukatana duoninsulo) kaj Belizo?. Entute 700 mil, inter ili en Meksiko 670 mil (1992).
- Lingvo: de maja branĉo de familio maja-kiĉe.
- Kredantoj: katolikoj.
- Idoj de majaoj - kreintoj de unu el antikvaj civilizoj de Ameriko, ekzistantaj sur la teritorioj de Meksiko, Honduro, Gvatemalo.
MAMEOJ
- Nomoj: [m] mam; [f] Mames; [r] mame
- Indiana popolo en Gvatemalo (290 mil, 1992) kaj najbaraj regionoj de Meksiko (10 mil).
- Lingvo: de la familio maja-kiĉe.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
PENUTOJ
- Nomoj: [f] Penutiens; [r] penuti
- Grupo de indianaj popoloj (cimŝianoj, sahaptinoj k.a.) okcidento de Usono (10 mil, 1992).
- Lingvo: penuta.
- Kredantoj: tradiciaj konfesoj.
TOTONAKOJ
- Nomoj: [f] Totonakiens; [r] totonaki
- Indiana popolo en Meksiko, 200 mil (1992).
- Lingvo: parenca al penutaj lingvoj.
- Kredantoj: katolikoj.