[Hejmen]Oftaj Demandoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Vi povas fari demandojn per redakto de ĉi tiu paĝo kaj aldono de via demando sube. Ankaŭ vi povas respondi demandojn!
D: De kie estas la vortoj "Vikipedio" kaj "Vikio"?

R: "Vikipedio" devenas el la angla Wikipedia. Ankaŭ "Vikio" devenas el la angla Wiki. Wiki devenas el la Havaja vorto "wikiwiki" kiu signifas rapida. Vikio estas nova teknologio, do ĝi ne jam estas en vortaroj.


D: Kiel oni skribu novan artikolon?

R: La plej facila maniero: Trovu lokon en la indekso por via artikolo kaj enmetu ligilon tie per "Redaktu tekston de la paĝo" kaj "Konservu" ĝin. Tiam, alklaku sur tiu ligilo kaj vi povas skribi ĝin tie.


D: Kial vi uzas la x-sistemon por redakti anstataŭ Unikodo?

R: Ĉar ni volas ke tiuj, kies komputiloj ne bone unikodumas, povu ankaŭ legi kaj redakti paĝojn. Se vi povas tajpi Unikode en via foliumilo, vi ja rajtas fari tion dum redakti. La Vikio ĝuste konvertos la literojn por ĉiu.


D: Kial vi uzas la x-sistemon anstataŭ la zamenhofa aŭ la aliaj?

R: Ĉar ĝi estas la plej populara el la sistemoj de Latino-1 kaj, multe pli grave, ĝi estas la plej facile konvertebla al Unikodo.


D: Ni jam havas esperantan vortaron je Reta Vortaro. Ĉu la vikipedio estas la sama afero, sed en alia loko?

R: Ne, vortaro kaj enciklopedio estas tute malsama. Vortaro estas pli pri lingvo, kaj Enciklopedio pli pri scio.


D: Ni jam havas esperantan enciklopedion je Enciklopedio Kalblanda de Stefano KALB. Ĉu la vikipedio konkursas ĝin?

R: Fakte, tutaj de la artikoloj de Stefano estas ĉi tie. Li laboras multe kun ĉi tiu projekto.


D: Kiel oni kreas paĝon?

R: Vidu Kiel krei paĝon.


D: Kiel oni redaktas paĝon?

R: Vidu Kiel redakti paĝon.


D: Se mi skribas artikolon, stultulo povus "redakti" mian artikolon kaj enmeti stultaĵojn, do kial mi volus skribi artikolon?

R: La sistemo konservas ĉiun redakton dum 90 tagoj, do se oni fuŝas artikolon, iu povas reveni al plimalnova versio de la artikolo. Ankaŭ vidu: Respondoj al kritikoj.


D: Mi legis la respondojn, sed mi opinias ke iu paĝo ja estas plena de stultaĵoj!

R: Bonvolu redakti la paĝon kaj korekti la erarojn. Tio estas la vikia vojo!


D: Enmetu vian demandon ĉi tie.


Se vi bezonas tujan helpon, vi povas mesaĝi Chuck SMITH. Pri teknikaj problemoj, bonvolu skribi ĉe Teknikaj Problemoj kaj Bezonataj Funkcioj.

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 16, 2002 11:58 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: