[Hejmen]Respondoj Al Kritikoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Kio ĉagrenigis min estas la ideo ke post granda zorgo konstrui artikolon, eblas ke aliaj tute fuŝos ĝin. Do se oni volas partopreni gravas konscii pri tio kaj registri en sia komputilo artikolojn faritaj de si mem por ne riski perdi sian tempon.

Nu, eble vi ne jam konas la sistemon tre bone. La vikipedio konservas ĉiun ŝanĝon dum 90 tagoj, do se oni fuŝas artikolon, oni povas reveni al plimalnova versio. Oni povas klaki "Rigardu aliajn reviziojn" kaj vidus ĉiun version de iu artikolo. Ankaŭ, oni povas klaki "(malsamoj)" kaj vidus kiu ŝanĝis en la paĝo. Ankaŭ, ĉiuj rigardadas la Lastaj Ŝanĝoj paĝo, do stultaĵoj ne okazus.

La angla vikipedio havas homojn kiujn provas fuŝi artikolojn, sed aliaj homoj vidas tion, kaj korektas ĝin. Mi eĉ vidis grandan atakon kiam malbonulo fuŝis 50 anglajn artikolojn en la Lastaj Ŝanĝoj paĝo (kun aŭtomata programo), kaj post 10 minuto de helpo de la komunumo, ĉio bonis denove. Ankaŭ, se oni nur havas retpaĝon, neniu povas plibonigi viajn informojn. En la vikipedio, se oni vidas eraron, oni povas fiksi ĝin tuj.

Se temas pri politiko aŭ religio, ofte okazas, ke personaj sentoj enmiksiĝas. Tio malbonigus la vikipedion, ĉu ne?

Tial ni laboras laŭ neŭtrala vidpunkto. Homoj devas skribi faktojn, ne opiniojn. Se estas opinioj, ni forigus tiujn. Ankaŭ ni havas multajn personojn kun malsamaj vidpunktoj. Ni montras respekton por ricevi ĝi reciproke. La kialo de Esperanto estas interkomunikado. Se iu ajn Wikipedia povus havi bonan diskuton pri tio ĉi, estus nia Esperanta Vikipedio!


/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 27, 2002 1:15 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: