[Hejmen]Kiel Krei Paĝon

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Sur ĉiu paĝo de Vikipedio estas malsupre ligilo "Redaktu tekston de la paĝo". Se vi alklakos ĝin, la teksto de la paĝo aperos en fenestro, en kiu vi povas fari viajn aldonojn aŭ ŝanĝojn. Se vi volas aldoni novan topikon (temon), skribu ĝian nomon kaj aldonu ĉirkaŭ tiu nomo parojn de kvadrataj parentezoj. Poste klaku malsupre la ligilon "Antaŭrigardo" por vidi ĉu la paĝo aperas ĝuste. Se jes, klaku "Konservu". La paĝo kun via ŝanĝo registriĝos kaj post la registriĝo aperos demandsigno "?" malantaŭ tiu nomo (vorto, frazo). Tio signifas, ke neniu paĝo ekzistas pri tiu topiko. Per alklako de la demandsigno malfermiĝos fenestro, en kiun vi povas skribi vian tekston kaj denove ĝin registri per "Konservu".

Do, unue en la Hejmpaĝo trovu la topikon, kiu plej rilatas al via artikolo, kaj alklaku ĝin. Kiam aperos la koncerna paĝo, aldonu vian temon per redaktado priskribita supre. Fine alklaku la aperintan demandsignon kaj enmetu vian artikolon.

Trovu lokon por via paĝo en la indekso (Hejmpaĝo) kaj alklaku la topikon, kiu plej rilatas al via artikolo. Redaktu la paĝon kaj aldonu en ĝi la nomon de la topiko, kiun vi volas priskribi, aldonante ĉirkaŭ tiu nomon parojn de kvadrataj parentezoj. Post registro de la paĝo aperos demandsigno "?" malantaŭ tiu nomo (vorto aŭ frazo). Tio signifas ke neniu paĝo ekzistas pri tiu topiko. Vi povas tiam skribi artikolon pri la topiko per alklako de la demandsigno.

Ankaŭ vidu: Kiel redakti paĝon.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 18, 2002 4:45 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: