[Hejmen]Newspeak

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Fikcilingvoj > Newspeak
Newspeak [nu'spik] ("Novparolo") estas la angla lingvo parolita en 1984, la malluma libro de Orwell. Newspeak estas angla lingvo kripligita kaj malbela por malhelpi liberan penson. La vortaro malkreskas jaron post jaro ĉar la ŝtato forviŝas vortojn por grade limigi la eblan penson de siaj civitanoj kaj malebligi "pensokrimon" kaj, do ribelon. En la apendico de 1984, Orwell klarigis la historion kaj teorion de Newspeak.

Newspeak kaj Esperanto: eble estas satiro de la baza angla, formo de la angla kun ĉirkaŭ 1000 vortoj, aŭ eĉ de Esperanto mem: Newspeak ne nur estas konstruita kiel Esperanto (ekzemple, good = bona, ungood = malbona), sed Orwell mem certe sciis pri Esperanto: kiam li iris al Parizo en 1927? por viziti sian onklino kaj plibonigi sian regadon de la franca lingvo, Orwell loĝis en la sama domo kiel [Eŭgeno LANTI]?. Esperanto estis la ĉefa lingvo de la domo kaj, por Lanti, kiel Orwell sciiĝis, Esperanto estis ne ĵus lingvo, sed ankaŭ ideologio. Lanti montris al Orwell (se li ne vidis ĝin antaŭe) la ligilon inter politiko kaj lingvo.

Poste en 1947, kiam li verkis je 1984, Orwell skribis eseon, "Politiko kaj la angla lingvo". En la esio li rimarkis kiel tiraneco, milito kaj laŭmoda pensado aĉigis la anglan.

Vidu ankaŭ: Whorf?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 1, 2002 10:03 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: