[Hejmen]Baza Angla

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Planlingvoj > Baza Angla
nomo: Basic English
parolantoj: 0
landoj: 0
origino: planlingvo kreita de [CK Ogden]? en 1930 kiel simpla, baza formo de la angla
skribo: latina

specimeno: La Patro Nia ([Auxdigu sondosieron])

Our Father in heaven,
may your name be kept holy.
Let your kingdom come.
Let your pleasure be done,
as in heaven, so on earth.
Give us this day bread for our needs.
And make us free of our debts,
as we have made those free who are in debt to us.
And let us not be put to the test,
but keep us safe from the Evil One.

La baza angla lingvo estas simpla, baza formo de la angla kreita de [CK Ogden]? en 1930 por esti komuna dua lingvo por la mondo. Ĝi estas angla tiel malgranda kaj simpla, ke ĝi nur havas [850 vortojn] (kaj 78 internaciaj vortoj) (vidu la liston ĉisuban). Sed spite de tio, ĝi povas esprimi iu ajn, kiun la plena angla povas esprimi.

Ogden diris ke oni devas studi: sep jaroj por lerni la anglan, sep monatoj por lerni Esperanton, kaj sep semajnoj por lerni Bazan Anglan.

[Winston CHURCHILL]? rekomendis la bazan anglan kiel internacia lingvo en parolo en 1944 ĉe la universitato Harvard.

La ideo por la baza angla venis al Ogden dum liaj esploroj kun [I. A. Richards]? en la 1920-oj pri la naturo de signifo de vortoj. Ili verkis vortaro?n de la angla, difininte iun ajn vorton per vortoj pli simpla kaj baza. Ili rimarkis, ke la samaj kelkaj vortoj aperis kaj reaperis en siaj difinoj. Per tio ili eltrovis, ke kora vortprovizo de la angla estas tre malgranda -- tute malsimile al la lingvoj latinidaj (ekzemple, la franca).

Richards mem poste utilis la bazan anglan por instrui la anglan al alilingvanoj.

Kritiko

Kvankam la baza angla havas vortprovizon tre malgranda, la baza radikaro de Esperanto estas simile malgranda, sed sen la senreguleco de la angla kaj ĝia ne-fonetika literumado.

BAZA ANGLA DE OGDEN
Vortlisto


/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 4, 2002 12:04 pm by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: