[Hejmen]Kaspia Maro

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Lagoj > Kaspia Maro
Lat. Mare Caspium [mare KASPium] aŭ Mare Hyrcanium [mare hirKANium], salita lago, ĉ.373.000 kv. km., situas inter Eŭropo kaj Azio; La plej granda lago en la mondo. Estas ĉirkaŭita de la teritorioj de Kazaĥstano - de la nordoriento, Turkmenio? - de la sudoriento, Irano - de la sudo, Azerbajĝano - de la sudokcidento kaj Rusio - de la nordokcidento.

La surfaco de la Kaspia maro estas 28 m malsupre de marnivelo. Ĝi atingas maksimuman profundon, ĉ. 980 m, en la sudo; Norda parto estas malprofunda (ĉ. 5 m). En Kaspio enfluas la riveroj: Volgo? (kiu provizas pli ol 75% de ĝia akvo), Uralo, Emba, Kura kaj Terek. Kaspia maro ne havas elirejon, ĝi estas malfermita akvorezervejo. La kvanto de elvaporigo estas precipe alta en la orienta enirejo, nomita Garabogazkol, kiu estas ekspluatata por la salo. Per variado de elvaporiĝo klarigeblas la granda ŝanĝo en la grandeco de la maro dum la daŭro de la historio. La kreskanta elspezo de la Volga akvo por industria kaj ĉiutaga uzo estas la ĉefa kialo de la malaltiĝo de la marnivelo, problemo de seriozaj proporcioj.

La ĉefaj havenoj sur la Kaspio estas Baku?, granda petrolo centro, kaj Astraĥan, ĉe la buŝo de la Volgo. Kaspia marfundo subkaŝas grandajn rezervojn de petrolo kaj gaso, kio kaŭzas akrajn disputojn inter la kvin najbaraj landoj, kiuj penas dividi inter si kaj marfundon (por energetikaj riĉaĵoj), kaj marsurfacon (por navigaj celoj).


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 20, 2002 5:04 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: