(plusendita de Kant)

[Hejmen]Kantio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Imanuelo KANTIO (1724-1804) (germane, Immanuel Kant) estis germana filozofo kaj metafizikisto de Konigsbergo kiu floris dum la 1780-oj. Kantio estas la respondo al la skeptikismo? de Hume kaj li ellaboris la filozofan surbazon de la nova scienca mondbildo?.

La du ĉefaj verkoj de Kantio estas Kritiko de Pura Racio (1781) kaj Kritiko de Praktika Racio (1788). En la unua li filozofas pri la naturo de scio, precipe scienca scio, kaj en la dua pri moralo kaj la profundaj demandoj pri Dio, libereco de la volo kaj senmorteco de la animo.

1781: Kritiko de Pura Racio

Kantio esploris la naturon de racia scio, scio bazita sur la faktoj de la mondo raportitaj de la sensoj, kaj niaj raciaj pensoj pri tiaj faktoj. Laŭ Kantio, la faktoj, eĉ kun la helpo de racio, estas sensencaj, nekompreneblaj. La menso, tamen, povas komprenigi la mondon per la sensoj ĉar ĝi aplikis la ideojn de spaco kaj tempo, ideoj kiuj ne estas la produkto de fakto aŭ racio, sed estas interpreto de la menso. Senso sen interpreto estas sensenca.

Sed eĉ tia sistemo de racia scio -- fakto, racio, antaŭjuĝa interpreto -- estas tro limigita: ĝi nur povas kompreni kaj scii la ŝajnaĵojn de la mondo, kiun Kantio nomis fenomenoj. La vera realo, aĵoj kiel ili vere estas en si mem, sendepende de nia scio, li nomis noumenoj. Inter la noumenoj, la tri plej gravaj estas Dio, la libereco de la volo kaj la senmorteco de la animo. Ĉi tiuj restas ekster la scipotenco de racia scio, de scienco. Ekzemple, scienco, laŭ Kantio, ne povas pruvi nek malpruvi la ekzistecon de Dio. Kantio montras la raciajn difektojn de antaŭaj pruvoj de Dio (precipe la de Anselmo?, Akvino kaj Kartezio). Simile, la libereco de la volo kaj la senmorteco de la animo estas aferoj ekster la atingo scienco, nun kaj por ĉiam.

Ĉi tiuj tri problemoj de metafiziko? -- Dio, libereco kaj senmorteco -- Kantio traktas en lia sekvinta kritiko, Kritiko de Praktiko Racio.

1788: Kritiko de Praktika Racio

Kie la filozofio de Kartezio komencas kun "Mi pensas...", la de Kantio komencas kun "Mi devas...". Kie sensa kaj racia scio estas kondiĉa, limigita, specifa kaj malcerta, morala devo estas senkondiĉa, necesa kaj universala. Plue, morala devo estas rekte malkaŝita al la menso, per la voĉo de konscienco, ne malrekte per longa ĉeno de rezonado. Tial ĝi estas la certa fundamento de filozofio.

La principo, el kiu la moralo de Kantio fluas, estas la senkondiĉa ordono:

Agu kvazaŭ la leĝo, laŭ kiu vi agas, fariĝus leĝo universala.

Ekzemple, "Ne ŝtelu" estas morala devo ĉar se ĉiuj ŝtelas, ĉiuj efektive havas neniun, ĉar havado fariĝus malebla. La ordono aplikas ne nur al homoj, sed al iu ajn inteligenta, racia estaĵo (eksterteranoj, robotoj, ktp).

De lia moralo, de pratika racio, Kantio povis pruvi tion, kion li ne povis pruvi per pura racio, kiel implicita en la naturo de moralo:

Kvankam Kantio estis kristano? kaj kredis ke kristanismo estas la plej vera religio, lia interpreto estis tre abstrakta kaj racia, emfazinte ĝian moralon kaj foriginte multe de ĝia historia esprimo. Ekzemple, Kantio komprenis la Triunuon (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) kiel etika aserto, ne kiel kosmologia aserto.

Influo

Kantio estis influita de [Christian Wolff]?, Lejbnico?, Neŭtono, Hume kaj Rousseau

Kantio rekte influis Hegelon kaj aliajn de la skolo de germana idealismo?.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 29, 2002 9:41 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: