[Hejmen]Franca Respublika Kalendaro

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

En la fino de la 17-a jarcento en Francio okazis granda revolucio?, kiu aboliciis monarkion kaj feŭdan reĝimon. Revolucia registaro decidis anstataŭ Kristana Erao enkonduki novan kalendaran eraon kaj komenci jarkalkulon de la tago de deklaro de Franca Respubliko (22a de septembro de 1792 jaro laŭ Gregoria kalendaro). Ĉi tiu tago kongruis al la aŭtuna tagelaco (ekvinokso). En la jaro estis 12 monatoj kun 30 tagoj? ĉiuj. La nomoj de la monatoj estis proponita de la membro de konvento Fabre d'Eglantine. Anstataŭ semajnoj? estis enkondukitaj dekadoj. La monato konsistis el 3 dekadoj. La nomojn de la tagoj proponis la sama deputito kaj estis kreita laŭ latinaj ordnumeraloj: Primidi, Duodi, Tridi, k.a.

NomoOrdnumeroDaŭro laŭ
Gregoria Kalendaro
Signifo de la nomo
Vendemiero la 1-a monato 22/23 sep – 21/22 okt fr. Vendemier, de lat. Vindemia – "rikolto de vinberoj"
Brumero la 2-1 monato 22/23 okt – 20/21 nov fr. Brumaire, de brume - "nebula"
Frimero la 3-a monato 21/23 nov – 20/22 dec fr. Frimaire, de lat. frimas - "frostoj"
Nivozo la 4-a monato 21/23 dec – 19/21 jan fr. nivose, de lat. nivosus - "neĝa"
Pluviozo la 5-a monato 20/21 jan – 18/19 feb fr. pluviose, de lat. pluviosus – "pluva"
Ventozo la 6-1 monato 19/20 feb – 20/21 mar fr. Ventose, de lat. ventosus - "venta"
Ĝerminalo la 7-a monato 21/22 mar – 19/20 apr fr. germinal, de lat. germen - "ĝermo"
Florealo la 8-a monato 20/21 apr – 19/20 maj fr. Floreal, de lat. floreus - "florplena"
Mesidoro la 10-a monato 19/20 jun – 18/19 jul fr. Messidor, de lat. messis – "grenrikolto" kaj gr. doron – "doni"
Termidoro la 11-a monato 19/20 jul – 17/18 aŭg fr. Thermidor, de gr. therme – "varmo" kaj doron - "doni"
Fruktidoro la 12-a monato 18/19 aŭg – 16/17 sep fr. Fructidor, de lat. fructus – "frukto" kaj gr. doron - "doni"

Nova kalendaro ĝisvivis nelonge. De la 1a de januaro 1806 Napoleono denove ŝanĝis ĝin per Gregoria kalendaro.


Vd. ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Kalendaro de Franca Revolucio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 5, 2002 7:44 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: