Dum longa tempo kalendaro tiel konfuziĝis ke ĝi sekvis nek sunan movon, nek lunan. Kiel oni diris, Romiaj militestroj ĉiam venkadis en militoj, sed neniu sciis kiam tio okazadis. Kaj jen, en la 1-a jarcento p.K. Romana? ŝtatestro Julio Cezaro laŭ konsiloj de egipta astronomo Sozigeno? enkondukis novan tempokalkulan sistemon. Tio okazis en 45 jaro p.K., laŭ kio jarkomenco fariĝis la 1a de januaro.
Ĉi tiu kalendaro estis pli perfekta. Ĝi estis dividita je 365 tagoj kaj 12 monatoj simile al egipta kalendaro, sed estis unu grava diferenco: ĉiun kvaran jaron oni aldonadis la 366-an tagon. Oni nomis tiajn jarojn superjaroj?. Per tio ĝia averaĝa daŭro alproksimiĝis al natura jaro kaj kalendaro fariĝis pli stabila kaj konforma al naturo. Ĉi tiu kalendaro estis nomita Julia kalendaro.