(plusendita de Budhistoj)

[Hejmen]Budhismo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Religio > Budhismo

Budho - Teravadismo? - Mahajanismo? - Lamaismo? - Zenismo? - Ŭonbulismo


Budhismo estas unu el la grandaj religioj de la mondo. Nun estas ĉirkaŭ 354 milionoj budhistoj, plejparte en orienta Azio. Budhismo estis fondita de Budho de Barato en la 6-a jarcento a.K..

Estas diversaj skoloj de budhismo. Sed la ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas metempsikozo, t.e. eterna reenkarniĝado.

Lau budhismo, estas pluraj mondoj. Nia tero, la mondo nomata Saba, situas en la mezo inter la mondoj. Super ni estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper ni estas inferaj mondoj.

Tiu, kiu faris bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, kaj pli poste kiel pli altranga estaĵo en pli alta mondo, kaj post duilionoj da vivoj kaj bonfaroj povos naskiĝi kiel budho. Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp.

Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono au monstro en unu el la inferaj mondoj. La plej malaltranga monstro, nomata Aŝuro, devas vivi en la plej suferplena infero, kvazaŭ eterne, ĉar ŝi/li/ĝi ne povas morti sen permeso de la infera reĝo Jamao. Eterne dauras eterna sufero.

Kiam oni mortos, oni unue iros al la enirejo de infero. Tie Jamao, infera reĝo, juĝos, ĉu la vivo estis honesta kaj bonfara, kaj en kiu mondo kaj kun kia korpo ŝi/li/ĝi (ankau bestoj) renaskiĝu. Post 49 tagoj da migrado de la spirito, ŝi/li/ĝi rekaptos novan korpon.

Gautama Siddhartha, au Ŝakamunio (fondinto de budhismo, sed fakte unu el la multaj budhoj) iam en sia antaŭa vivo, donis sian korpon al malsatega mortanta tigro por savi ĝian vivon. Kaj pro tiu bonega faro, li renaskiĝis kiel pli alta estaĵo kaj fine fariĝis budho. Konforme al ĉi tiu bone konata rakonto, budhismaj bonzoj foje faris sinoferon por savi la mondon. Ankaŭ vjetnamaj bonzoj faris sinbruligon dum la vjetnama milito, ne nur kiel protesto al la usona bombardado, sed ankaŭ kiel la supera sinofero por savi la homojn el la suferego.

Nu, oni tamen bone sciu. La vera instruo de budhismo ne estas kredigi tian imagan rakonton. Tiu rakonto ekestis en la antikva Barato. Budhismo instruas, ke ĉio tia estas nur iluzio; ĉio estas nenio; ne ekzistas renaskiĝo, nek kastoj (budhismo neas kastan diskriminacion), nek superstiĉoj, nek paradizo, nek infero, nek eĉ budhoj mem. Ĉesu kredi tiujn neniaĵojn, kaj do oni estos savita el la suferoj de metempsikozo, eterna renaskiĝo, eterna suferado, ĉar ekde la komenco ne ekzistas tiaaĵoj. En la historio budhismo evoluis diversen. Unu el la skoloj, kiu evoluigis ĉi tiun ateisman tendencon de budhismo, estas Zeno?.

Fonto: [TANI Hiroyuki] de [UnuMondo]


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 13, 2002 6:12 am by Tnhryk (diferencoj)
Serĉu: