Etnografio >
Etno >
Urala Familio > Finno-Ugra grupo
Grupo de popoloj en Urala lingvofamilio. La plej multnombraj popoloj de la grupo: Hungaroj, Finnoj, Mordovoj, Estonoj, Udmurtoj.
ESTONOJ
FINNOJ
- Nomoj: [m] suomalajset; [f] Finlandais, Finnois; [r] finni
- Popolo, ĉefloĝantoj de Finnlando (4,65 mln). Totala kvanto: 5,43 mln (1992), inter ili en Rusia Federacio 47,1 mil (1989).
- Lingvo: finna.
- Kredantoj: protestantoj (luteranoj?).
KARELOJ
- Nomo: [m] karjala; [f] Careliens; [r] kareli
- Popolo en Rusia Federacio, ĉefloĝantoj de Karelio (79 mil). Loĝas ankaŭ en Tvera (23,2 mil) kaj aliaj regionoj. Totala kvanto: 131 mil (1992).
- Lingvo: karela.
- Kredantoj - ortodoksuloj.
KOMI-PERMANOJ
- Nomo: [f] Komi-Permiaks; [r] komi-permjaki
- Popolo en Rusia Federacio (147 mil, 1992), inter ili en Komi-Perma autonoma regiono 95 mil.
- Lingvo: komi-perma.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
KOMIANOJ
- Nomo: [f] Komis; [r] komi (malnova - zirjane)
- Popolo, ĉefloĝantoj de [Komia Respubliko]? (292 mil), Entute en Rusia Federacio 336 mil (1992).
- Lingvo: komi-zirjana.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
HUNGAROJ, Madjaroj
- Nomo: [m] madjar; [f] Hongrois; [r] vengri
- Popolo, ĉefloĝantoj de Hungario (9,95 mln). Loĝas ankaŭ en Rumanio (1,86 mln), Slovakio (580 mil), Jugoslavio (400 mil), Usono (600 mil), Kanado (120 mil). Totala kvanto: 13,83 mln, (1992).
- Apartenas al mezeŭropa raso.
- Lingvo: hungara.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
- SEKLEROJ. - Nomoj: [m] sekej; [f] Seklers; [r] sekleri - Etnografia grupo de hungaroj en Transilvanio (Rumanio); 1,7 mln (1987).
ĤANTOJ
- Nomoj: [m] ĥante; [f] Khantys; [r] ĥanti (malnova - ostjaki)
- Popolo en Ĥanti-Mansa (11,9 mil) kaj Jamala-Neneca (7,2 mil) autonomaj regionoj kaj Tomska regiono. Entute en Rusia Federacio 22,3 mil (1989).
- Lingvo: ĥanta.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
MANSOJ
- Nomoj: [f] Mansis; [r] mansi (malnova - voguloj)
- Popolo en Ĥanti-Mansa autonoma regiono (6,6 mil). Entute en Rusia Federacio 8,3 mil (1989).
- Lingvo: mansa.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
MARIANOJ
- Nomoj: [m] marij; [f] Mariis; [r] marijci (malnova - ĉeremisi)
- Popolo, ĉefloĝantoj de [Maria Respubliko]? (324 mil) kaj najbaraj regionoj de rivero Volgo? kaj Uralo?. Entute en Rusia Federacio 644 mil (1992).
- Lingvo: maria.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
MORDOVOJ
- Nomoj: [f] Mordves; [r] mordva, mordovci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Mordovio? (313 mil). Kvanto: en Rusia Federacio 1,073 mln (1992). Totala kvanto: 1,15 mln. Dividiĝas je etnografiaj grupoj erzjoj, mokŝoj, karatajoj, terjuĥanoj.
- Lingvoj: mordovaj.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
- ERZIOJ - Nomoj: [f] Erziens; [r] erzja - Etnografia grupo de mordovoj. Lingvo: erzia.
- MOKŜANOJ - Nomoj: [f] Mokcha; [r] mokŝa - Etnografia grupo de mordovoj. Lingvo: mokŝa.
SAMEOJ, saamoj, loparoj, laponoj
UDMURTOJ
- Nomoj: [m] udmurt; [f] Oudmourtes; [r] udmurti (malnova - votjakoj)
- Popolo, ĉefloĝantoj de Udmurtio (497 mil). Totala kvanto: 747 mil (1992).
- Lingvo: udmurta.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
UGOROJ
- Nomoj: [f] Ughoriens; [r] ugri
- Komuna nomo de lingve parencaj popoloj: transuralaj mansoj kaj ĥantoj, ĉedanubaj hungaroj.
- Parolas en ugoraj lingvoj de finno-ugoraj grupoj.