ELNA administras la plej grandan Esperantlingvan libroservon en Ameriko. Ĝi eldonas dumonatan bultenon Esperanto USA. Ĝi ankaŭ foje eldonas librojn pri Esperanto. Ĝian estraron konsistigas prezidanto, vicprezidanto, sekretario, kasisto, kaj naŭ apartaj estraranoj; ĝi ankaŭ havas multajn komisiitojn kun diversaj taskoj interne de la Esperanto-movado.
La centra oficejo, kun du plentempaj laborantoj, estas en Emeryville, Kalifornio, kiu estas apud [San Francisco]?.
La junulara sekcio de ELNA estas la Usona Esperantista Junularo (USEJ).
ELNA estas la usona sekcio de UEA.