(plusendita de Descartes)

[Hejmen]Kartezio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Renato KARTEZIO (1596-1650) (france: René Descartes) estis la unua moderna filozofo de la Okcidento, la unua moderna matematikisto kaj unu el la tri fondintoj de moderna scienco (kun Galileo kaj Bakono).

En la Okcidento en la 17-a jarcento filozofio estis tute refondita: anstataŭ uzinte Aristotelon kaj la Eklezion kiel bazo de vero, filozofoj -- Kartezio, Bakono, Hobbes, ktp -- rekonstruis filozofion per siaj mem manoj.

Kartezio estis tiu, kiu diris, Cogito ergo sum ("Mi pensas tial mi estas"), fondinte sian filozofion sur radikala dubo. Kiel Bakono, Kartezio pensis profunde pri la demando, "Kiel pensi kaj scii pri la mondo?"

La sistemo de scio kiun Kartezio konstruis estis tute bazita je racio?, rezonanta el iuj antaŭsupozitaj veroj. Simile al la matematiko de Eŭklido, sed aplikita al filozofo. Malsimile al la sistemo de Bakono, ĝi ne estas bazita sur sperto de mondo aŭ indukto. Per sia sistemo, Kartezio fondis la skolon de racionalismo?, formo de idealismo. Racionalismo diras ke homa scio estas bazita de racio kaj ideoj kunnaskitaj. Locke kaj Hume kaj aliaj britaj filozofoj poste disputis kontraŭ ĉi tiu skolo, fondinte sian mem skolon, empiriismon, kiu diris ke sentumo, ne denaskaj ideoj, estas la bazo de scio.

Kvankam Kartezio vidis naturon kiel grandan maŝinon, li diris ke menso ne estas mekanika. Tia nematerialismo denove starigis Kartezio kontraŭ la britaj filozofioj, ekzemple sia samepokano, Hobbes. Hobbes ankaŭ vidis naturon kiel granda maŝino, sed en lia maŝino menso ne staris aparte, sed estis tute mekanika.

Kartezio, kiel Akvino kaj Aristotelo, verkis pruvon pri la ekzisteco de Dio.

Kartezio ankaŭ estis grava matematikisto, inventinte analitikan geometrion, la apliko de algebro al geometrio, kiun li priskribis en La Géométrie en 1637.

Kartezio, kiu skribis latine kaj france, rimarkis, ke la latina estis perdinta sian rolon kiel la interlingvo de la Okcidento. Li proponas novan lingvon artefaritan kiel anstataŭo por la latina. La nova lingvo estus regula, neŭtrala kaj egale facila por ĉiuj lerni.

Li naskiĝis en Francio kaj estis klerigita de jezuitoj, sed tamen kiel plenaĝulo li laboris kaj loĝis ĉefe en Nederlando, kie estis libereco de penso (komparu tion al Ejnstejno), sed kie li ankoraŭ timis la potencon de la Katolika Eklezio (komparu tion al lia samtempulo, Galileo). Ironie, Kartezio estis pia katoliko kiu komence esperis ke la Eklezio adopti lian filozofon.

...

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 4, 2002 11:51 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: