Li estas psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de [Ĝeneva Universitato]? (Svislando), 1973-1994. Lia franclingva libro ''Le defi des langues - Du gachis au bon sens'' (La lingva defio - El ĥaoso al sana prudento) (Parizo: L'Harmattan, 1994) estas speco de psikanalizo de internacia komunikado. Portugala versio, ''O desafio das linguas'', baldaŭ aperos ([Sao Paulo]?: Pontes, 2002).
Lia verkaro inkluzivas lernolibrojn, facilaĵojn, romanojn, novelojn, poezion, faktolibrojn, kaj artikolojn. Liaj plej famaj verkoj estas [Gerda Malaperis]? kaj [La Bona Lingvo]?. ''Gerda Malaperis'' estas lernolibro kiu uzas bazan gramatikon kaj estas aranĝita tiamaniere, ke ĉiu ĉapitro kompreneblas pli facile ol la antaŭa; ĝi laugrade kondukas al sperta esperanto fine, vortlistoj ekzistas por kelkaj lingvoj, do komencantoj facile sekvas la lecionojn. La bona lingvo estas libro kie li kaptas la bazan lingvistikajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto.