[Hejmen]Brita Kolumbio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

angle British Columbia [BRIT-iŝ Ka-LAM-bja]---france La Colombie Britannique [la kolo~bi britanik']

La kanada provinco de Brita Kolumbio havis loĝantaron de 3.907.738 en 2001, kaj areon de 948.596 km2. Brita Kolumbio situas inter la [Montaro Roka]? kaj Alberto oriente kaj la Pacifiko? kaj Alasko? okcidente. Norde estas Jukonio?, kaj sude Usono (Vaŝingtonio?, Idaho?, kaj Montano?.) Ĝi estas la plej okcidente el la dek kanadaj provincoj.

La brita Reĝino Victoria? nomis la provincon. Brita Kolumbia kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 20an de julio, 1871. La ĉefurbo estas Viktorio? (75.369; 318.800 metropola areo en 2001), sed la plej granda urbo estas Vankuvero? (571.708; 2.078.800 metropola areo en 2001).

En 1774?, [[Juan PÉREZ]] komercis kun la indianoj en la [Insuloj Queen Charlotte]?, kaj pretendis la landon por Hispanio. En 1778, [James COOK]? atingis la landon, kaj pretendis la landon por Britio, sed la hispanoj havis postenon en Nutka? en la [Insulo Vankuvero]? de 1789 ĝis 1795?. Inter 1805? kaj 1808?, [Simon FRASER]? esploris ls teritorion. Fraser kaj David THOMPSON fundis postenojn. En 1846, laŭ la [Traktato de Oregono]?, Britio posedas la landon norde de la 49a paralelo, kaj tuta la Insulo Vankuvero. Je la 7a novembro, 1885, la fervojo (Canadian Pacific) inter Brita Kolumbio kaj la orientaj provincoj kompletiĝis, kaj Kanado etendis 5.514 km de la Atlantika? ĝis la Pacifika?. Estas 53.040 homoj en Brita Kolumbio, kiuj parolas la francan kiel gepatra lingvo.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 6, 2002 11:58 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: