Lingvo > Planlingvoj > Lojban nomo: Lojban parolantoj: cx. 50 landoj: plejparte Usono origino: 1987, el Loglan skribo: latina specimeno: La Patro Nia:
La loĵbana lingvo (Lojban) estas lingvo artefarita por esplori demandojn pri la naturo de lingvo, precipe pri la efiko inter lingvo kaj penso. La lojxbana estas konstruita por subteni la esprimon de klara, logika, unusignifa penso. Fakte, gxia gramatiko? estas tiel logika ke gxia oficiala versio ekzistas kiel dosiero por enmetado en la programon? yacc (komputila programo normale uzata por konstrui tradukilon de komputila lingvo). Tamen, la lingvo ne estas por komputiloj? sed por efektiva uzo de homoj. Gxi estas la lasta ero de longa cxeno de penoj tra historio fari vere logikan lingvon por homo. Malsimile al Esperanto aux Interlingua, la lojxbana ne celis farigxi internacia lingvo, sed anstataux farigxi ilo de esplorado. Lojxbanistoj diris, ke la lojxbana estas pli trafa ol Esperanto kiel pontlingvo aux interlingvon por komputilojn. Historio: La lingvo devenas de la lingvo Loglan, inventita de D-ro James Cooke BROWN en 1955. Artikolo pri la loglana aperis en la usona scienca gazeto, Scientific American, en junio 1960. Dum la 1970-oj, iuj el la Loglanistoj forlasis la movadon por krei lingvon novan kaj pli bonan, la lojxbana (Lojban). En 1987, lojxbanistoj fondis la Logiklingvan Grupon (LLG), kiu nun estras la disvolvigon de la lingvo. La istaro: Kelkdek nun povas flue legi la lojxbanan, sed malpli ol dek lojxbanistoj povas flue paroli gxin. Cxirkaux 25% el lojxbanistoj regas Esperanton, kaj eble 90% regas la anglan. Teorie, la lingvo estas simpla, sed praktike gxi estas tro stranga por facila lernado de homoj. Kial? Cxar logikeco kaj simpleco ne samas. Ekzemple, la komputila lingvo C++ estas tre logika, sed efika, flua uzo estas tiel malfacile atingi, ke isto povas gajni panon por sia familio per tia scio. La homa menso amas logikon?, ne emas gxin. La lojxbana ne estas la sola lingvo logika. Inter aliaj, ekzistas: AllNoun?, Ceqli?, CycL?, Danoven?, guaspi?, Liva?, Malat? kaj Voksigid?. [pli da informo...] /Priparolu |
#REDIRECT Loĵbano |