(plusendita de Loĵbana)

[Hejmen]Loĵbano

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Planlingvoj > Loĵbano
nomo: Lojban
parolantoj: ĉ. 50
landoj: plejparte Usono
origino: 1987, el Loglan
skribo: latina
specimeno: La Patro Nia:

doi cevrirni.iu noi zvati le do cevzda do'u
fu'e.aicai.e'ecai lo do cmene ru'i censa
.i le do nobli turni be la ter. ku se cfari
.i loi do se djica ba snada mulno vi'e le cevzda.e.a'o la ter.
(.i do nobli turni vi'e le cevzda.ebazake.a'o la ter.)
(.i loi do se djica ba snada mulno vi'e le cevzda.e.a'o la ter.)
.i fu'e.e'o ko dunda ca le cabdei le ri nanba mi'a
.i ko fraxu mi loi ri zu'o palci
.ijo mi fraxu roda poi pacyzu'e xrani mi
.i ko lidne mi fa'anai loi pacyxlu
.i ko sepri'a mi loi palci

Loĵbano (Lojban) estas lingvo artefarita por esplori demandojn pri la naturo de lingvo, precipe pri la efiko inter lingvo kaj penso. Loĵbano estas konstruita por subteni la esprimon de klara, logika, unusignifa penso. Fakte, ĝia gramatiko? estas tiel logika ke ĝia oficiala versio ekzistas kiel dosiero por enmetado en la programon? yacc (komputila programo normale uzata por konstrui tradukilon de komputila lingvo). Tamen, la lingvo ne estas por komputiloj? sed por efektiva uzo de homoj. Ĝi estas la lasta ero de longa ĉeno de penoj tra historio fari vere logikan lingvon por homo.

Malsimile al EsperantoInterlingvao, Loĵbano ne celis fariĝi internacia lingvo, sed anstataŭ fariĝi ilo de esplorado. Loĵbanistoj diris, ke Loĵbano estas pli trafa ol Esperanto kiel pontlingvo aŭ interlingvon por komputilojn.

Historio: La lingvo devenas de la lingvo Loglan, inventita de D-ro James Cooke BROWN en 1955. Artikolo pri la loglana aperis en la usona scienca gazeto, Scientific American, en junio 1960. Dum la 1970-oj, iuj el la Loglanistoj forlasis la movadon por krei lingvon novan kaj pli bonan, Loĵbano (Lojban). En 1987, loĵbanistoj fondis la Logiklingvan Grupon (LLG), kiu nun estras la disvolvigon de la lingvo.

La istaro: Kelkdek nun povas flue legi Loĵbanon, sed malpli ol dek loĵbanistoj povas flue paroli ĝin. Ĉirkaŭ 25% el loĵbanistoj regas Esperanton, kaj eble 90% regas la anglan.

Teorie, la lingvo estas simpla, sed praktike ĝi estas tro stranga por facila lernado de homoj. Kial? Ĉar logikeco kaj simpleco ne samas. Ekzemple, la komputila lingvo C++ estas tre logika, sed efika, flua uzo estas tiel malfacile atingi, ke isto povas gajni panon por sia familio per tia scio. La homa menso amas logikon?, ne emas ĝin.

Loĵbano ne estas la sola lingvo logika. Inter aliaj, ekzistas: AllNoun?, Ceqli?, CycL?, Danoven?, guaspi?, Liva?, Malat? kaj Voksigid?.

[pli da informo...]


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 5, 2002 10:45 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: