Ĝioto de Bondono (1267-1337) (itale, Giotto di Bondone) estis itala pentristo? de Florenco? de la jarcento XIV. Li estis la unua genia pentristo de la Renesanco. Li pentris sen la scio pri perspektivo kaj anatomio de la Alta Renesanco, sed pentris homojn kaj bestojn naturalisme kaj trafe kaptis emocion, liberiginte la Okcidenton? de la bizancan stilon de pentrado. "Li tradukis la arton de pentrado el la greka en la latinan". Kie la bizanca stilo emfazis la dian kaj idealan, Gxioto emfazis la homan kaj naturan, kvankam lia temo cxiam estis religia. Li plejparte pentris freskojn por pregxejoj. Li pentris bildarojn, kiuj rakontas pri la vivoj de Jesuo Kristo kaj de sanktuloj kristanaj -- Sankta Francisko de Assisi, Sankta Maria kaj aliaj. Ekzemple, La Subiro de la Kruco, La Funebro de Kristo kaj La Cxieliro estas de la bildaro pri Jesuo Kristo. Gxioto estis studento de Cimabuo. Multaj imitis Gxioton, sed neniu itala pentristo povis preterpasi lin gxis la jarcento XV, kiam Masaccio teknike disvolvigis la stilon de Gxioto. Gxioto ankaux estis arktektisto kaj arkitektis la faman kampanilon de Florenco en 1334. Danto estis lia amiko. /Priparolu |
#REDIRECT Giotto |