La x-sistemo (aŭ x-kodo aŭ iksokodo) estas sistemo por reprezenti la ĉapelitajn literojn de
Esperanto per la jenaj kodoj (kun ekzemploj):
- cx (cxemizo, cxevalo, ecx, cximatene, dimancxo)
- gx (gxi, vojagxo, regxo, naskigxis)
- hx (monahxejo, cxehxa, drahxmo)
- jx (ajxo, jxus, jxeti)
- sx (sxipo, sxi, masxino, sxati, sxajne)
- ux (aux, laux, Pauxlo, antaux, uxato, Euxropo)
Ĉar la Interreto? estis originale konstruita en la angla, ĝi bone subtenas la 26 anglajn literojn, sed ne la aliajn literojn de aliaj lingvoj. Do la x-sistemo estas universale videbla kaj traktebla -- per foliumilo?, retpoŝtilo?, ktp.
La fina solvo de la Interreto por ne-anglaj literoj kaj skriboj estas Unikodo. La plej novaj foliumiloj nun subtenas ĝin, sed ĝi ankoraŭ ne estas universala.
En 2001, 55% da TTT-paĝoj en Esperanto uzas ls x-sistemon, 20% uzas Unikodon. La aliaj 25% uzas aliajn sistemojn: Latino-3?, [zamenhofa sistemo]?,
[hoka sistemo]?.
Avantaĝoj de la X-sistemo:
- Ĝi estas legebla sen ŝanĝo al la tiparo de la legilo aŭ komputilo?.
- Ĝi estas facile konvertebla al iu ajn alia sistemo.
- Ĝi estas la plej populara metodo.
- Ĝi estas facile tajpebla.
- Ĝi estas facile serĉebla per serĉilo?.
/priparolu