[Hejmen]Venera

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 2-a revisio:
Venera estis malĉefa diino en Romo ĝis la romanoj identigis ŝin kun la bela greka diino de amo, Afrodita. Tiam Venera fariĝis ĉefa diiono. Ŝia latina nomo estas Venus, kaj, pro sia beleco, ŝi donis sian nomon al Venuso, la plej bela kaj hela planedo en la ĉielo.

Venera edziniĝis al la lama Vulkano?. Sed Venera ankaŭ amis Marson?, kaj ŝi naskis Kupidon?, la juna dio de amo.

Venera ankaŭ amis du mortulojn, Adonison? kaj Anĥizon. Venera kaj Anĥizo? estis la gepatroj de Eneo?. Eneo estis la granda heroo, kiu postvivis la falon de Trojo?, kaj fundis la novan nacion de Latio en Italio. Eneo estis praulo de Romulo?. Pro tio, la romanoj kredis, ke Venera estis la patrino de ilia gento.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 7, 2002 6:43 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: