[Hejmen]Venera

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Venera estis malgrava diino en Romo, ĝis la romanoj identigis ŝin al la bela greka diino pri Amo kaj Beleco, Afrodita. Tiam Venera fariĝis grava diiono. Ŝia latina nomo estas Venus, kaj pro sia beleco ŝi donis sian nomon al Venuso, la plej bela kaj hela planedo en la ĉielo.

Venera edziniĝis al la lama dio Vulkano?. Sed Venera ankaŭ amis Dion Marson?, kaj ŝi naskis Kupidon?, la juna dio pri Amo.

Venera amis ankaŭ du mortontojn, nome Adonison? kaj Anĥizon. Venera kaj Anĥizo? estis la gepatroj de Eneo?. Eneo estis la granda heroo, kiu postvivis la falon de Trojo?, kaj fundis la novan nacion de Latio en Italio. Eneo estis praulo de Romulo?. Pro tio, la romanoj kredis, ke Venera estis la patrino de ilia gento.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 7, 2002 8:47 am by Xavy (diferencoj)
Serĉu: